Henri-Alexandre Tessier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri-Alexandre Tessier
Persona informo
Henri-Alexandre Tessier
Naskiĝo 16-an de oktobro 1741 (1741-10-16)
en Angerville (Essonne)
Morto 11-an de decembro 1837 (1837-12-11) (96-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Beton-Bazoches vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo vd
Profesio
Okupo kuracisto • agronomo • botanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri-Alexandre TESSIER (naskiĝis la 6-an de oktobro 1741 en Angerville, mortis la 11-an de decembro 1837 en Paris) estis franca kuracisto, agronomo kaj fungosciencisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henri-Alexandre Tessier estis filo de neriĉa notario, kiu estis patro de dek gefiloj. Li studis medicinon en Parizo kune kun Antoine-Laurent de Jussieu. El 1776 li estis ano de la Société royale de Médecine.

En 1777 li pristudis ergotan fungon ĉe Sologne. Li nutris porkojn, anasojn kaj meleagrojn per ergotoj. Li priskribis la mielan flavan fluaĵon (mielroson) kreitan de Sphacelia segetum.

En 1786 li enigis la merinojn en Francio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mémoire sur la maladie du seigle appelée ergot (1777)
  • Traité des maladies des grains (Paris, 1783)
  • Instruction sur les bêtes à laine et particulièrement sur la race des mérinos (Paris, 1808)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Une enquête de 1777 sur l'ergot de seigle en Sologne: l'abbé Tessier à La Ferté- Imbault (L.-et-C.) (Bulletin du Groupe de Recherches Archéologiques et Historiques de Sologne, t. 26, fasc. 1, janvier-mars 2004, p. 27-44).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]