Skvama abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvama abio
Juna skvama abio
Juna skvama abio
Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: Pinofitoj (Pinophyta)
Klaso: Pinopsidoj (Pinopsida)
Ordo: Pinaloj (Pinales)
Familio: Pinacoj (Pinaceae)
Genro: Abio (Abies)
Specio: A. squamata
Abies squamata
Masters
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Skvama abio (Abies squamata) estas palearktisa abio, endemia en Ĉinujo, kun oranĝa kaj rozete bruna ŝelo estiganta grandajn skvamojn paperecajn, volviĝemajn. Ĝi estas trovebla en Ĉinghajo, Gansuo, Siĉuano kaj Tibeto. Tiuj arboj povas esti ĝis 40 m altaj kaj ties trunkoj povas havi diametron de ĝis 100 cm.

La folioj estas malhele verdaj pinglecaj, longas 1,5 – 3 cm kaj larĝas 2 mm. La strobiloj estas sidantaj, starantaj, cilindraj, nigraj aŭ purpur-brunaj; ili longas 5 – 8 cm kaj havas diametron de 2,5 – 3,5 cm.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • angle Conifer Specialist Group 1998. Abies squamata[rompita ligilo].
  • hispane Johnson, Owen & More, David (hispana traduko : Pijoan Rotger, Manuel) 2006 : Árboles: guía de campo, Omega ed., hispana versio de Collins Tree Guide, ISBN 13: 978-84-282-1400-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]