Blankagorĝa ĝangalmuŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankagorĝa ĝangalmuŝkaptulo
Blankagorĝa ĝangalmuŝkaptulo
Blankagorĝa ĝangalmuŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Rhinomyias
Specio: R. albigularis'
Rhinomyias albigularis
(Sharpe, 1888)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankagorĝa ĝangalmuŝkaptulo (Rhinomyias albigularis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de Filipinoj.

Ĝi estas malgranda birdo bruna supre kun nigraj okuloj kaj beko. Estas helbrunaj nuancoj en flugiloj, olivecbrunaj en vizaĝo kaj kapo kaj ruĝecbrunaj en pugo kaj centra vosto. La plej klara distingilo estas la blanka gorĝo kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albigularis signifas precize “kun blanka gorĝo”. La brusto estas bruna samkolore kiel la dorso kaj la ventro estas blankeca.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Arbarklarigado jam formortigis la specion en la insulo Guimaras kaj senarbarigo por kultivejoj, karboproduktado kaj elproduktado de ligno minacas la malmultajn restojn de la specio en Negros kaj Panajo. Foje la lignoproduktado estas kontraŭleĝa kiel ĉe Negros.

Tiu specio jam loĝas nur en la Nacia Parko Sampunong Bolo (0.5 km²) kaj du aliaj proponitaj naciaj parkoj en Panajo, unu el kiu enhavas la plej grandan parton de praarbaro en Okcidentaj Bisajoj. En Negros, oni ĵus konstatis populaciojn en la Natua Parko de Monto Kanlaon, kvankam la taŭga habitato restanta ene de la ‘protektita’ loko estas malgranda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]