Siberia muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siberia muŝkaptulo
Siberia muŝkaptulo
Siberia muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. sibirica'
Muscicapa sibirica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Siberia muŝkaptulo (Muscicapa sibirica) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ĝi havas ampleksan distribuadon en Azio kie nordaj birdoj migras suden vintre.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 13 al 14 cm longa. La supraj partoj estas senmarke malhelgrizbrunaj escepte pala flugilstrio kaj pala bordo en flugilplumoj. La brusto kaj flankoj havas varian kvanton de striado malhelgrizbruna. Tiu estas malkiel la similaj Bruna muŝkaptulo kiu havas pli senmarkajn palajn subajn partojn kaj la Grizstria muŝkaptulo kiu estas blanka sube kun distinga griza striado.

Siberiaj muŝkaptuloj havas palan submustaĉan strion kaj malhelan subgorĝan strion kiu markas la blankajn gorĝon kaj duonkolumon. La centro de la suba brusto kaj ventro estas blanka dum la subvostokovriloj estas blankaj kun malhelaj plumocentroj. La beko estas mallonga kaj malhela kaj la piedoj estas nigraj. La okulo estas granda kaj havas blankan okulringon. La flugiloj estas longaj kun pli longaj flugilplumoj ol la Bruna muŝkaptulo.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas palajn puktojn en supraj partoj, makulitan bruston kaj sablokolorajn pintojn en flugilkovriloj.

La kanto estas serio de fajnaj, altatonaj notoj kun trilado kaj fajfado. La alvoko estas metaleca tintosono.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La subspecio M. s. sibirica reproduktiĝas en sudorienta Siberio orienten al trans la Lago Bajkalo kaj Mongolio, nordorienta Ĉinio, Norda Koreio kaj Japanio (Hokkaidō kaj norda Honshū). M. s. rothschildi reproduktiĝas en okcidenta Ĉinio kaj Birmo. M. s. gulmergi loĝas el Afganio al Kaŝmiro kaj M. s. cacabata el orienta Himalajo al sudorienta Tibeto kaj eble Birmo.

La vintra teritorio inkludas nordorientan Baraton, Bangladeŝon, sudan Ĉinion, Tajvanon kaj Sudorientan Azion tiom malproksime kiom ĝis Sumatro, Javo, Borneo kaj Filipinoj (Palavano kaj Kulion). Vagantoj atingis malproksimajn lokoijn kiel Alasko kaj Bermudo.

Ili loĝas en arbaroj de koniferoj kaj miksitaj kaj foje ili estas vidataj en plantejoj, parkoj kaj ĝardenoj. Ili kutime loĝas en montaraj regionoj, kie atingas 4000 m super marnivelo en kelkaj areoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj muŝkaptuloj, ĝia manĝotekniko estas ripozi sur elstara branĉo kaj atendi. Kiam preterpasas insekto, la birdo saltas por kapti ĝin.

Ili konstruas tasforman neston 2 al 18 m supergrunde, sur branĉo de arbo aŭ foje en truo. La ino demetas 3 al 5 ovojn, kiuj estas helverdaj kun ruĝecaj markoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London.
  • Kennedy, Robert S.; Gonzales, Pedro C.; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector C. & Fisher, Timothy H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
  • Lee, Woo-Shin, Koo, Tae-Hoe & Park, Jin-Young (2000) A Field Guide to the Birds of Korea, LG Evergreen Foundation, Seoul.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press, Oxford.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

  • Bradshaw, C., P. J. Jepson kaj N. J. Lindsey. (1991) Identification of brown flycatchers British Birds” 84(12):527-542
  • Alström, Per & Erik Hirschfeld (1991) Field identification of Brown, Siberian and Grey-streaked Flycatchers Birding World 4(8):271-278

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]