Falsa dekretaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falsa dekretaro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Isidorus Mercator
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro canon law collection
vdr

Falsa dekretaro, aŭ dekretaro de Pseŭdo-Izidoro, kvalifikas kolekton de elpensitaj dekretoj, false atribuitaj al iu Izidoro Merkatoro, siavice laŭlongatempe identigita kun Isidoro de Sevilo, personulo de la reala kristana historio de Hispanio vivinta en la jaroj 560-636. Redaktita en la jaroj tridekaj kaj kvardekaj de la 9-a jarcento, la falsa dekretaro konstituis unu el la plej influaj fontoj de la kanona mezepoka juro. Certe, la kvalifiko “falsa” legitimiĝis nur post la malkovro pri ĝia falsado.

Kompilado de la falsa dekretaro[redakti | redakti fonton]

La anonima kompilisto (aŭ anonimaj kompilistoj) sin kaŝis sub pseŭdonimo de episkopo Izidoro Merkatoro, poste tradicie onie indikita per Pseŭdo-Izidoro. Li kolektis la plej konatajn antaŭajn kolektaĵojn kiel, ekzemple, la Hispanan aŭ Dioniza-Adrianan (sepa jarcento) kaj Kvesnelana (komence de la sepa jarcento) aldonante dekretojn tute elpensitajn sed, foje, ege versimilajn miksitajn kun kelkaj veraj. La regionon de ĝia origino oni ĉiam suspektis la eklezia provinco de Reims, sed nun oni dokumente povas indiki la monaĥejon de Corbie (regiono de Amiens - Francio): pro tio jam falis ĉiuj hipotezoj suspektigantaj pri Reims, Tours, Maienco kaj la Papa Kurio.

La falsa dekretaro, taksita aŭtenta ĝis onia konstato de la 17-a jarcento, ĝuis grandan disvastigon ek de la papado de Nikolao la 1-a (858-867), kaj ege influis ĝis la dekdua jarcento kiam ĝi estis iom post iom anstataŭigita per la Decretum Gratiani ([1][rompita ligilo]), nome Dekreto de Graciano.

De tiu verko nun estas registritaj ĉirkaŭ cent manuskriptoj datitaj de 9-a ĝis al 18-a jarcento.

Imitintaj la falsan dekretaron, ek de tiu tempo svarmis en diversaj eŭropaj regionoj, kaj eble produktitaj en la sama "skriba ateliero", aliaj falsaj dekretkolektoj. Oni citas la Falsan Kolekton Hispanan, la Decidkolekton de Benedikto la Levido kaj Deciddekreton Capitula Angilramni, Antologion de Aktoj de la Kalcedona Koncilio, kaj Falsan Kolekton Danielanan kaj aliaj.

La falsa dekretaro kolektas, en manuskriptoj plej kompletaj, unu sesdekon da dekretoj de papoj de la unuaj tri jarcentoj de la kristana epoko, de koncilioj grekaj, afrikaj, gaŭlaj, vizigotaj identaj al tiuj entenataj en la Hispana Kolekto (kiu jam havis kelkajn falsaĵojn), kaj kolekton de dekretoj de papoj Silvestro la 1-a kaj Gregorio la 2-a kun diversaj falsaĵoj kaj, eble, nur interpolaĵoj.

Media kunteksto[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke la politika kaj religia fono de la kreiĝo de la falsa dekretaro estis la Franka Imperio tiam regata de la imperiestro Ludoviko la Pia. En 833 tiu imperiestro estis senigita je siaj reĝaj rajtoj intervene de liaj filoj, subtenitaj de parto de la episkoparo timanta perdi siajn rajtojn kaj sendependecon. Kelkajn monatojn poste, la evento inversigis sian kuron: Ludoviko reakiris sian tronon. Tia renversaĵo havis konsekvencojn ege malagrablajn por la episkopoj partoprenintaj en la detronigon de Ludoviko la Pia: Agobardo el Liono kaj Jesse el Amiens perdis siajn episkopajn sidejojn, estis enprizonigitaj kaj devigitaj al ekzilo kie Jesse perdis ankaŭ la vivon. La koncilio de Thionville [2] eksigis ankaŭ Ebonon episkopon de Reims lin forigante al ekzilo. En tiu renversiga medio, en kiu agadis ankaŭ la abato Wala el Corbie ([3]), historiistoj konkludas ke formiĝis la falsa dekretaro. Laŭ historiisto M. Zechiel-Eckes ( [4][rompita ligilo]) gravaj indicoj por kredi ke en tiea «skriba ateliero» ne mankis la protagonismo de Paskazio Radberto, eĉ mem monaĥo en Corbie kaj posteulo de Wala.

Evidentas en la falsa kreaĵo la zorgoj de la kreintoj: la ortodoksio de la kredo, precipe rilate la Triunuon, la rilatoj inter la Patro kaj la Filo, la netuŝebleco de la ekleziaj beneficoj, certaj aspektoj de la liturgio kaj de sakramentoj (Eŭkaristio kaj Bapto).

Fundamentaj ideoj de la juro falsdekreta[redakti | redakti fonton]

La falsa dekretaro emas kreskigi la unuigon kaj centralizon de la kristana eklezio; ĝi fariĝas armilo de la reformemuloj kontraŭ simonio; akcentas la sendependecon de la ekleziaj organismoj fronte al la laikaj instancoj; efike kontribuas al la uniformiĝon de la jurisdicio en la jura praktiko kaj plipledas la rigoran kunligon inter la papo kaj episkopoj. Certe tiu prijura dokumento ne mankis influi la lukton pri la investituroj kaj la kontraston inter la du povoj, eklezia kaj laika aŭ tera kaj spirita, dum la reformo tieldirita gregoria de la 11-a jarcento kaj certe helpis la agadon de la papoj por plikonfirmi sian superregon en la eklezio kaj fronte la ŝtataj provoj (la unua papo kiu apogis sian universan aŭtoritaton sur la tiu dekretaro eble estis Nikolao la 1-a - 858-867). Ĝiaj sennombraj vastigitaj manuskriptaj reproduktaĵoj montras kiom estis ĝia estimiteco kaj utiligiteco. Al ĝi inspiriĝas diversaj tiamaj similaj juraj kolektoj.

Tamen tie kaj tie komenciĝis la duboj pri la aŭtentikeco kaj laŭhistoria origino de diversaj dekretoj en la falsa dekretaro registritaj. Kelkaj, manuskriptante la dokumentojn rimarkis iujn anakronismojn: ĉu eblas, ekzemple, ke martira papo Klemento la 1-a bazigis la elstarecon de kelkaj episkopaj sidejoj baziĝante sur la fakto ke en tiuj urboj oficis plejelstaraj paganaj pastroj? Kial en kelkaj dekretoj de papoj de la unuaj jarcentoj oni citas el la latino de la Vulgato kiu ankoraŭ ne ekzistis? Filozofo kaj humanisto Nikolao el Kuzo (duono de 15-a jarcento) kreskigis la dubojn inter la juristoj, inter kiuj distingiĝis David Blondel, reformacia predikanto de la duono de la 17-a jarcento, malfermis la liston de la teologoj kaj filologoj asertantaj la historian senfundamentecon de la falsa dekretaro.

Al tiu konkludo, almenaŭ ne direkte, kontribuis la malkovro, per filologiaj kriterioj, pri la apokrifaĵa konsisto de la donaco de la Imperiestro Konstanteno (edikto de 324) al papo Silvestro [5] laŭ kiu la papo heredus la superregadon sur Romo kaj la tuta okcidento: ankaŭ tiu supozita donaco oni kredis fundanta la legitimecon de la papa ŝtato. Iniciata protagonisto de tiu malkovro estis la sacerdota oficialulo en la papa Kurio kaj humanisto Laŭrenco Valla. Poste, la aĉan noton pri falsaĵo rajdis precipe reformaciuloj por kontesti la legitimecon de la papaj ŝtato kaj aŭtoritato kvazaŭ ili havus nur hazardan apogon, en kiu distingiĝis reformacia predikannto David Blondel en la 17-a jarcento.

Hodiaŭ apenaŭ troviĝas subtenantoj pri la aŭtentikeco de kelkaj partoj de la dekretoj de la falsa dekretaro.

Oportunas, krome, aldoni ke la multaj manuskriptoj kai presaĵoj konserviĝintaj ĝis niaj tagoj entenas variaĵojn eĉ gravajn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(de) Fortschritt durch Fälschungen. Ursprung, Gestalt und Wirkungen der pseudoisidorischen Fälschungen. Beiträge zum gleichnamigen Symposium an der Universität Tübingen vom 27. und 28. Juni 2001. Hg. v. Wilfried Hartmann und Gerhard Schmitz. 2002 (Monumenta Germaniae Historica, Studien und Texte 31);

P. Fournier et G. Le Bras, Histoire des collections canoniques en Occident, tome 1, Sirey, Paris, 1931, pp. 196–200 ;

(en) H. Fuhrmann und D. Jasper. Papal Letters in the Early Middle Ages. History of Medieval Canon Law, Washington D.C., 2001 ;

Jean Gaudemet, Les Sources du droit canonique (VIIIe-XXe siècle, Cerf, coll. « Droit canonique », Paris, 1993 (ISBN 2204047643) ;

Gérard Giordanengo, q.v., Dictionnaire historique de la papauté, s. dir. Philippe Levillain, Fayard, Paris, 1994 (ISBN 2213618577) ;

Patrick Valdrini, Jean-Paul Durand, Olivier Échappé et Jacques Vernay, Droit canonique, Dalloz, coll. « Précis », Paris, 2e éd. 1999 (ISBN 2247031552). orst Fuhrmann: Einfluß und Verbreitung der pseudoisidorischen Fälschungen. Von ihrem Auftauchen bis in die neuere Zeit. 3 Bände. (= Monumenta Germaniae Historica, Schriften, Bd. 24, 1-3). Hiersemann, Stuttgart 1972–1974, ISBN 3-7772-7204-3;

Schafer Williams: Codices Pseudo-Isidoriani: A Palaeographico-Historical Study. (= Monumenta Iuris Canonici, Series C; Vol. 3). Fordham University Press, New York 1973, ISBN 0-8232-0910-5;

James Henderson Burns (Hrsg.): The Cambridge History of Medieval Political Thought c. 350-c. 1450. Cambridge University Press, Cambridge 1991, ISBN 0-521-24324-6, S. 268ff. Klaus Zechiel-Eckes: Ein Blick in Pseudoisidors Werkstatt. Studien zum Entstehungsprozeß der Falschen Dekretalen. Mit einem exemplarischen editorischen Anhang (Pseudo-Julius an die orientalischen Bischöfe, JK † 196), in: Francia 28/1 (2001), S. 37–90 (Digitalisat)

Wilfried Hartmann, Gerhard Schmitz (Hrsg.): Fortschritt durch Fälschungen? Ursprung, Gestalt und Wirkungen der pseudoisidorischen Fälschungen. Beiträge zum gleichnamigen Symposium an der Universität Tübingen vom 27. und 28. Juni 2001. (= Monumenta

Germaniae Historica, Studien und Texte; Bd. 31). Hahn, Hannover 2002, ISBN 3-7752-5731-4; darin u. a. Klaus Zechiel-Eckes: Auf Pseudoisidors Spur. Oder: Versuch, einen dichten Schleier zu lüften., S. 1–28