Ŝnapso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La alkoholaĵo ŝnapso estas sufiĉe konata speco de brando distilita el fruktojberoj. La termino originas de la germana vorto Schnaps, kiu rilatas al brando trinkata rapide el malgranda glaso.

Ĝenerale ŝnapso enhavas 30-40% da alkoholo, sed la alkoholenhavo dependas de la speco. Ŝnapso restas vera se oni produktas ĝin per dufoja distilado kaj ĝi ne devas enteni sukeron kaj iun ajn artefaritajn aldonaĵojn. Ŝnapso guste iom similas al vodko sed konservas etan guston de la fonta frukto aŭ bero.

Ŝnapso estis inventita verŝajne en Germanio kaj estas produktata tie ek de 16-a jarcento vaste uzata por finuzi diversajn fruktojn, kiuj restas post rikoltado. Estas konataj pli ol 30 diversaj specoj de ŝnapso. Vaste konataj, popularaj en Germanio:

Ŝnapso el pomaj kaj piraj alkoholoj (Obstler) havas forton je 40%. Abundas ŝnapsoj ankaŭ el frambo, rubuso, prunuso, mirabelo, merizo, persiko.

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]