Aarwangen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Aarwangen (distrikto), Aarwangen (stacidomo) kaj Aarwangen Vorstadt (stacidomo).
Aarwangen
Blazono de Aarwangen
Blazono de Aarwangen
Blazono de Aarwangen
Stacidomo de Aarwangen
Stacidomo de Aarwangen
Stacidomo de Aarwangen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 14′ 30″ N 7° 46′ 15″ O / 47.24167 °N, 7.77083 °O / 47.24167; 7.77083 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 30″ N 7° 46′ 15″ O / 47.24167 °N, 7.77083 °O / 47.24167; 7.77083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4250
Areo 9,90 km²
Alteco 437 m super marnivelo
Poŝtkodo 4912
Komunumkodo 0321
Mapo de Aarwangen
Mapo de Aarwangen
Mapo de Aarwangen
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Aarwangen (prononcu Arvangn; en Esperanto ankaŭ: Arvango) estas komunumo de la administra distrikto Supra Argovio kaj ĝis la 31-a de decembro ĉefloko de la malnova samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aarwangen troviĝas en la regiono Supra Argovio ambaŭflanke de la rivero Aro. La kerno de la vilaĝo situas sude de la rivero.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aarwangen limas en nordokcidento al Bannwil, en nordo al Schwarzhäusern, en nordoriento al Wynau, en oriento al Roggwil, en sudoriento al Langenthal, en sudo al Thunstetten, kaj Graben en okcidento.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Aarwangen pasas la mallarĝŝpura fervojo de Oensingen tra Niederbipp al Langenthal.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 5 km en Niederbipp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Aarwangen

La unua dokumenta mencio de Aarwangen datiĝas el la jaro 1255 kiel villa Arwangen.

La vilaĝo evoluis ĉirkaŭ ponto trans la rivero Aro. Ĝi fariĝis merkatoloko kaj centro de la samnoma distrikto. La Senjoroj de Arvango konstruis apud la vilaĝo en la 12-a jarcento kastelon, kiu ĝis hodiaŭ estas la rekonilo de la loko. Post la vendo de la senjorujo Aarwangen al Berno en la jaro 1432 la vilaĝo fariĝis ĉefloko de la samnoma berna voktejo. Tiun rolon la vilaĝo konservis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798, kiu signifis kun helpo de francaj trupoj la finon de la malnova reĝimo. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko la rolo de la distriktĉefloko transiris al la urbo Langenthal, sed post la restaŭracio en la jaro 1803 Aarwangen reprenis sian rolon kiel distrikta ĉefloko.

Partnerkomunumo[redakti | redakti fonton]

Partnerkomunumo de Aarwangen estas la urbo Vodňany en la distrikto Strakonice de la Sudbohemia regiono en Ĉeĥio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]