Belp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Belp (stacidomo) kaj Belp Steinbach (stacidomo).
Belp
Blazono de Belp
Blazono de Belp
Blazono de Belp
Kastelo Belp
Kastelo Belp
Kastelo Belp
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Geografia situo CH1903: 604465 / 193396 (mapo)46.8916666666677.4972222222222Koordinatoj: 46° 54′ N, 7° 30′ O; CH1903: 604465 / 193396 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10636
Areo 23,3 km²
Alteco 521 m super marnivelo
Poŝtkodo 3123
Komunumkodo 0861
Mapo de Belp
Mapo de Belp
vdr


Belp (en Esperanto ankaŭ Belpo) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefurbo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 9 645 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Belpberg apartenas ankaŭ al Belp. Post la kuniĝo laŭ la ciferoj de 2010 la komunumo nombris 10636 loĝantojn kaj akiris grandecon de urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Belp estas urbeca komunumo, kiu apartenas al la aglomeraĵo de la federacia urbo Berno. Ĝi situas ĉe la okcdenta bordo de la rivero Aro en ties ebenaĵo inter la urboj Thun kaj Berno. Tra la urbo fluas la rivero Gürbe, kiu norde de la flughaveno alfluas al Aro. Al la komunumo Belp apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la vilaĝoj kaj setlejoj Viehweide, Heitern, Hofmatt, Eissel (ekkonstruita inter 1956 kaj 1975), Montenach (konstruita en la 1960-aj jaroj), Schafmatt (konstruita en la 1970-aj jaroj), kaj Hühnerhubel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas (sen Belpberg) sur areo de 17,59 km², de kiuj 25,2% estas kovritaj de arbaro, 56,2% servas por agrikulturo kaj 17,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Belp limas en nordo al Kehrsatz kaj Muri ĉe Berno, en oriento al Allmendingen ĉe Berno, Rubigen kaj Münsingen, en sudo al Gerzensee, Belpberg kaj Toffen, kaj en okcidento al Wald.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Belp situas la internacia Flughaveno Berno-Belp, kiun ĉefe utiligas diplomatoj en la rilatoj kun la federaciaj aŭtoritatoj.

Tra Belp pasas la tiel nomita Gürbetal-Fervojo, kiu estis kunigita en la jaro 1944 kun la Berno-Schwarzenburg-Fervojo al la kompanio Gürbental-Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu estas subkompanio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Krome tra Belp pasas ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj kaj lokaj buslinio de la regiono Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 2 kilometrojn oriente de la vilaĝocentro aliflanke de la rivero Aro en Rubigen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Belp datiĝas el la jaro 1263 kiel Belpo. Antaŭaj mencioj sub aliaj nomoj jam datiĝas el la jaro 1107. En mezepoko Belp estis residenco de la Baronoj de Belp, kiuj en la jaro 1298 kiel aliancanoj de la urbo Friburgo militis kontraŭ Berno kaj post la fiasko en la bataloj de Dornbühl kaj Niederwangen devis koncedi sian kastelon kaj vilaĝon al Berno. Belp estis ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio berna baronejo. Tiun rolon ĝi perdis kun la rompiĝo de la malnova feŭda reĝimo. Okaze de la restaŭracio en la jaro 1803 Belp fariĝis ĉefloko de la ĉefdistrikto Seftigen kaj ek de 1831 de la distrikto Seftigen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Belpberg estis integrita al Belp.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]