Chroustovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chroustovice
kampurbo
Kastelo en Chroustovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chroustovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Chroustovice kastelo
Rivero Novohradka
Situo Chroustovice
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 22″ N 15° 59′ 40″ O / 49.95611 °N, 15.99444 °O / 49.95611; 15.99444 (mapo)
Areo 21,59 km² (2 159 ha)
Loĝantaro 1 239 (2023)
Denseco 57,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571547
Katastraj teritorioj 6
Partoj de kampurbo 7
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chroustovice
Retpaĝo: www.obec-chroustovice.net
Portalo pri Ĉeĥio

Chroustovice estas kampurbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim. Ĝi situas 16 kilometrojn oriente de la distrikta urbo Chrudim kaj 16 kilometrojn okcidente de la urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 1 239 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jenišovice, Rosice, Vinary, Moravany, Hrochův Týnec, Ostrov, Slepotice, Uhersko kaj Stradouň.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 253
18802 258
18902 288
19002 311
19102 415
19212 418
JaroLoĝantoj
19302 310
19501 725
19611 766
19701 510
19801 355
19911 230
JaroLoĝantoj
20011 243
20141 250
20161 292
20171 260
20181 271
20191 253
JaroLoĝantoj
20201 254
20211 193
20221 232
20231 239

Partoj de kampurbo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Origine renesanca kastelo el la jaro 1623 estis en dua duono de la 17-a jarcento fare de Francisko Karolo Libštejnský de Kolovraty rekonstruita baroke, poste ĉirkaŭ la jaro 1780 rokoke fare de Filipo grafo Kinski kaj post brulego en la jaro 1861 denove rekonstruita baroke. Post plua brulego en la jaro 1949 ĝi estis en tiu ĉi formo novkonstruita.

Nuntempe estas la kastelo eluzata kiel interneja metilernejo.

Ĝi estas triala konstruaĵo kun vasta antaŭkastelejo, trans kiu fluas unu el du brakoj de la rivereto Novohradka kun tri dekoraciaj pontetoj kaj granda pritondata ĝardeno malantaŭe sur la suda flanko post la dua brako de la rivereto. La kortego estas ĉirkaŭigita per arkadoj en teretaĝoj de ĉiuj tri aloj. La kastelo kun parko kreas unu el la plej valoraj barokaj kastelareoj en Ĉeĥio.

En la kastelo travivis sian junaĝon Maria Teresia Poniatowská, naskiĝita Kinská, edzino de Andreo Poniatowski kaj bofratino de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto. Ŝi denove revenis ĉi tien por vico da jaroj post kiam ŝi en sia aĝo de 33 jaroj vidviniĝis. Memorigas ŝin ĉi tie malgranda monumento en la ĝardeno.

Preĝejo de Sankta Jakobo la Pli Granda[redakti | redakti fonton]

estas baroka, konstruita en la jaro 1744, la turo kaj tegmento estis renovigitaj post brulego en la jaro 1856 kaj tute riparita estis la preĝejo en la jaro 1898. Ĝi estas ununava kun kvarlatera turo tegmentita per svelta piramido antaŭ la fronto. La navo kaj pastrejo estas volbitaj. La ekipaĵo estas rokoka. La ĉefa altaro estas duparta, la flankaj portaloj estas kun statuoj de Sankta Antonio kaj Sankta Roĥo.

Kolono de Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

sur vilaĝplaco estas el la jaro 1752, renovigita en 1804.

Kolono de la Plej Sankta Triopo[redakti | redakti fonton]

apude la strato al Luže estas el la jaro 1891 de skulptisto Dušánek el Chroustovice.

La domoj[redakti | redakti fonton]

Paroĥejo n-ro 52 estas konstruita en la jaro 1794, renovigita 1856,
n-ro 47 estas ŝilda domo el la unua duono de la 19-a jarcento,
n-ro 48 estas volba kun portalo el la jaro 1857,
n-ro 87 estas el la jaro 1820,
la n-ro 96 estas malnova lernejo, duetaĝa kun volba tegmento el la unua duono de la 19-a jarcento.

Vojmontrilo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]