Jemena silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jemena silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Parisoma
Specio: 'P. buryi'
Parisoma buryi
(Ogilvie-Grant, 1913)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jemena silvio (Sylvia buryi) estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, sed foje konsiderata kiel aparta genro Parisoma, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Ĝi troviĝas kiel endemismo en limigita teritorio de sudokcidenta Sauda Arabio kaj okcidenta Jemeno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro senarbarigo kaj etendigo de agrikulturo, krom lignelproduktado por hejtigo kaj konstrumaterialo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 15 cm longa birdo, sufiĉe granda silvio kun granda kapo, mallongaj flugiloj kaj longa vosto. Ambaŭ seksoj havas nigrecgrizajn al malhelbrunajn suprajn partojn, pli malhele en vizaĝo kaj ĉefe ĉirkaŭokule kaj klare kontraste kun blankeca gorĝo. La subaj partoj estas grizecaj kun rozkoloraj nuancoj sube kaj ruĝecbruna makulo en plej suba ventro simile al tiu de la parenca Ruĝecventra silvio, sed ne tiom rimarkinda. La blankeca iriso tre kontrasta kun la malhela okulareo havigas malicecan rigardon. Simila specio estas la Araba silvio, Sylvia leucomelaena, kiu estas pli purgriza, kun blankeca suba ventro kaj malhelaj okuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas malrapida, tre laŭta kaj turdeca.

Temas pri specio tre aktiva kaj preskaŭ ĉiam trovebla laŭ paroj, serĉe metode insektojn en la centro de densaj akacioj, ofte kapalteren. Eventuale manĝas surgrunde. La flugo estas malforta kaj malalta, kun undeca movo antaŭ ripozigo surbranĉen.

Ili nestumas malalte en arbusto aŭ arbo, kaj la reprodukta sezono estas el marto al julio. Iliestas monogamaj kaj la partneroj restas kune la tutan jaron. La ino demetas kutime 3 ovojn.

Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ fruktojn se tiuj disponeblas. Eble ankaŭ nektaron, sed tio necertas entute.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Tiuj estas loĝantaj birdoj de montararbaroj en sudokcidenta Saŭdarabio el 1,500 al 2,900 m super marnivelo. Ĝi loĝas el 19°30'N en sudo de montoj Asir (Saŭdarabio) suden al 13°55'N ĉe Jiblah (Jemeno). Kvankam la specio povas estis surloke komuna, kaj la populacidenso probable estas sub 1-100 maturuloj en ĉiu km² en loĝaj teritorioj, tiaj lokoj estas tre malmultaj kaj probable la specio havas tre malgrandan areon de okupado kun ĝenerala teritorio de ĉirkaŭ 62,600 km² kaj totala populacio ĉirkaŭkalkulita je malpli de 10,000 maturuloj kaj malpliiĝantaj.

En Jemeno ĝi asociiĝas kun arbaroj de genro Acacia, ĉefe ĉe heĝoj kaj disa arbaro de altaj teroj kun teraskultivejoj, dum en Saŭdarabio ĝi loĝas ĉefe ĉe arbaroj de Juniperus.

Fonto[redakti | redakti fonton]