Dezertsilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezertsilvio
Dezertsilvio
Dezertsilvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. nana'
Sylvia nana
(Hemprich kaj Ehrenberg, 1833, suda El Tor Sinajo)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

Sylvia deserti

(Loche, 1858, Alĝerio, Saharo)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dezertsilvioj estas specioj de birdoj de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Tiu grupo konsistas el du distingaj formoj. Tiu estis iam traktataj kiel subspecio, sed nun ricevas specifan statuson. Ili estas ankoraŭ iliaj plej proksimaj vivantaj parencoj unu de la alia kaj ties rilato al la aliaj tipaj silvioj ne estas klara. Ili povas esti proksimaj al la Blankgorĝa silvio (kiu siavice ne estas proksima al la Babilema silvio). Krome la inoj de Blankgorĝa silvio aspektas kiel trekolora azia dezertsilvio sed sen superokulaĵo. Se ne ŝajnas ke ĉiuj tiuj 3 taksonoj estas bazaj membroj de la genro.(Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Baze sablokolora
  • Azia dezertsilvio, Sylvia nana reproduktiĝas en sudcentra moderklimata Azio. Tiu formo estas migranta, kiu vintrumas en plej nordorienta Afriko, Arabio kaj Barato. Estis iam kiel rara vaganto tiom okcidenten kiom ĝis Britio.
Baze grizsablokolora

Ambaŭ seksoj estas preskaŭ identaj. Temas pri malgranda silvio kun sablokoloraj dorso kaj kapo, blankecaj al helsablokoloraj subaj partoj kaj flava okulo rimarkinda inter la sablokoloraj kapo kaj vizaĝo, grizeca brido kaj pli hela gorĝareo. Kiel ĉe siaj parencoj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora, sed ili manĝas ankaŭ berojn. La kanto estas distinga tintosono ofte dum averta flugo.

Tiu malgranda paserina birdo reproduktiĝas en duondezertoj kaj aliaj aridaj medioj, kie estu kelkaj arbustoj por nestumado. La nesto estas konstruata en malalta arbusto; la ino demetas 4-6 ovojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)