Cindrogorĝa paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cindrogorĝa paradoksornito
Cindrogorĝa paradoksornito
Cindrogorĝa paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Paradoxornis alphonsianus
(J.Verreaux, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cindrogorĝa paradoksornito, Paradoxornis alphonsianus, estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de ParadoxornisParadoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

La indiĝena teritorio de tiu specio etendas el sudokcidenta Ĉinio al norda Vjetnamio, kaj eble ĝi setlis en unu limigita areo de Italio.[1]

Priskribo kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu estas mezgranda grizbruna paradoksornito kun la larĝa beko tipa de tiuj birdoj. Frunto, krono kaj nuko estas ruĝecbrunaj, dum la vizaĝo estas grizeca kun ruĝecaj nuancoj kaj la gorĝo kaj supra brusto estas tre grizaj, kio nomigas la specion. Post grizeca kolo la supra dorso estas grizbruna, dum la flugiloj estas pli ruĝeckoloraj kun malhelbrunaj bordoj en flugilplumoj kaj la longa vosto. La resto de subaj partoj estas malhelgrizaj.

La specifa nomo rememoras la francan ornitologon Alphonse Milne-Edwards.

Iam lokata en la distinga familio de Paradoksornitedoj aŭ en la Timaliedoj aŭ eĉ kun la Paruedoj, ili estas lastatempe inkludataj kun la tipaj silvioj (Sylvia) en la familio de Silviedoj.[2]

Ili povus esti ne tiom proksima al la Konostomo (Conostoma oemodium) – kiu estas same en la "Paradoksornitedoj" – ol al la Chrysomma, aŭ la fulvetoj (Fulvetta) kiu estis iam ofte inkludataj en la rubeja taksono de la genro Alcippe. Alia parenco povus esti la Ĥameo (Chamaea fasciata), la ununura konata usona membro de la Silviedoj en la moderna epoko. La aliaj du, kaj eventuale ankaŭ la Ĥameo, estis tradicie konsiderataj silviedoj.[3]

Kune kun la aliaj stirpoj de paradoksornitoj, tiuj kaj la Lioparo (Lioparus chrysotis) kaj la Ropofilo (Rhopophilus pekinensis) formas azian maldirekton de la okcidentena radiado de la tipaj silvioj. Pli ol en du genroj – Paradoxornis kaj la monotipa Conostoma –, la paradoksornitoj estu konsiderataj kelkaj sendependaj stirpoj kiuj montras markatan konverĝan evoluon, pro adaptado al kaneja kaj junkeja habitato kaj pli grenokonsista dieto ol ties kaŝita silvieda praulo. En tiu kazo, la Cindrogorĝa paradoksornito estu probable atribuata al la genro Sinoparadoxornis.[3]

Lago de Varese (antaŭe) kaj la Lago de Comabbio, kun la Marĉorezervejo Brabbia maldekstre

Ebla setliĝo en Italio[redakti | redakti fonton]

Oni malkovris unuafoje populacion de paradoksornitedoj en norda Italio en 1995, ĉe la Riserva naturale Palude Brabbia (Marĉorezervejo Brabbia), inter Cazzago Brabbia ĉe la Lago de Varese kaj Varano Borghi ĉe la Lago de Comabbio. En marto de 1998, 21 individuoj estis kaptataj kaj fotataj, kaj provizore identigataj kiel Cindrogorĝa paradoksornito. Ne estas entute klara ĉu tiuj birdoj estas ja P. alphonsianus, ties proksima parenco la P. webbianus (Violgorĝa paradoksornito), ambaŭ specioj, aŭ eĉ hibridoj inter ambaŭ specioj (kiel okazas ĉe ties naturaj teritorioj). Dum ili ne ŝajnas ekzempleroj de Brunflugila paradoksornito (P. brunneus, alia proksima parenco), certa identigo al specio estas malebla sen analizoj de DNA.[4]

Oni supozas, ke tiu populacio devenas el birdoj eskapataj de najbara birdokomercisto. Je 1999 la nombro de birdoj en la meĉo estis kreskinta ĝis almenaŭ cento da individuoj; en decembro de 1998, la paradoksornitedoj estis observataj ankaŭ en du lokoj de la Lago de Varese. Komence dela 21a jarcento, tiuj birdoj estas bone setlitaj kiel loĝantaj birdoj reproduktantaj. Ili konsistigas la ununuran memzorgan populacion de paradoksornitedoj en Eŭropo, ekde kiam oni malkovris, ke la Panuro (Panurus biarmicus) – delonge supozata stranga paradoksornitedo estas fakte distinga stirpo sen konataj parencoj inter la Passerida.[5]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Male al siaj parencoj de Eŭrazio (la tipaj silvioj), tiuj birdoj de Orienta Azio estas malgrandaj ĉiomanĝantoj adaptataj al vivo en kanejoj. En sia indiĝena teritorio, la Cindrogorĝa paradoksornito loĝas ĉe bambuo kaj areoj kun altaj herboj. La paradoksornitedoj de la Marĉorezervejo Brabbia loĝas ĉe kanejo de karekso (Phragmites australis) kaj pli seka tero kun abundo de filipendulo (Filipendula ulmaria), Griza saliko (Salix cinerea) kaj solidagoj (Solidago gigantea).[4]

Ili manĝas artropodojn, semojn kaj burĝonojn; vintre la italiaj birdoj ŝajne vivtenas sin per insektoj kiuj vintrumas en la kanotigetoj. Kiel siaj parencoj en la (sub)genro Sinoparadoxornis, la ovoj estas malgrandaj laŭ la kutimaj grandoj ĉe paradoksornitedoj, blankecaj al helbluaj kaj senpunktaj.[6]

Tiu birdo malaperus kaze de sekigo de la humidejoj, sed ties teritorio estas sufiĉe granda kaj multe de ties habitato estas malproksima kaj ne facile atingebla kaj pro tio ĝi estas konsiderata Specio Malplej zorgiga fare de la IUCN.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bangs (1932), Robson (2007), BLI (2008)
  2. Alström et al. (2006), Jønsson & Fjeldså (2006), Robson (2007)
  3. 3,0 3,1 Cibois (2003), Alström et al. (2006), Jønsson & Fjeldså (2006), Pasquet et al. (2006), Yeung et al. (2006)
  4. 4,0 4,1 Boto et al. (1999)
  5. Boto et al. (1999), Alström et al. (2006), BLI (2008)
  6. Boto et al. (1999), Walters (2006), Robson (2007)
  7. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381-397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015 PDF plena teksto
  • Outram Bangs (1932): Birds of western China obtained by the Kelley-Roosevelts expedition. Fieldiana Zoology 18(11): 343-379. plena teksto ĉe Internet Archive
  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 148798, Paradoxornis alphonsianus, 12a Majo 2009.
  • Boto, Alberto; Rubolini, Diego; Viganò, Andrea & Guenzani, Walter (1999): Paradoxornis alphonsianus: una nuova specie naturalizzata per l'Italia ["P. alphonsianus: nova naturigita specio en Italio"]. Quaderni di Birdwatching 1(1). [Artikolo en itala] HTML plena teksto
  • Cibois, Alice (2003): Mitochondrial DNA Phylogeny of Babblers (Timaliidae). Auk 120(1): 1-20. DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0035:MDPOBT]2.0.CO;2 HTML plena teksto senbilda
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149-186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Pasquet, Eric; Bourdon, Estelle; Kalyakin, Mikhail V. & Cibois, Alice (2006): The fulvettas (Alcippe), Timaliidae, Aves): a polyphyletic group. Zoologica Scripta 35(6):, 559-566. COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00253.x (HTML resumo)
  • Robson, C. (2007): Family Paradoxornithidae (Parrotbills). In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Christie, D. (eldonistoj) : Handbook of Birds of the World (Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees): 292-321. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 9788496553422
  • Walters, Michael (2006): Colour in birds' eggs: the collections of the Natural History Museum, Tring. Historical Biology 18(2): 141-204. COI:10.1080/08912960600640887 (HTML resumo)
  • Yeung, C.; Lai, F-M.; Yang, X-J.; Han, L-X.; Lin, M-C. & Li, S-H. (2006): Molecular phylogeny of the parrotbills (Paradoxornithidae). Journal of Ornithology 147(Supplement 1): 87-88. COI:10.1007/s10336-006-0093-1 (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]