Ruĝbrusta hirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta hirundo
Ruĝbrusta hirundo
Ruĝbrusta hirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. lucida
Hirundo lucida
(Hartlaub, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbrusta hirundo (Hirundo lucida) estas malgranda nemigranta paserina birdo troviĝanta en Afriko kaj pli precize en Okcidenta Afriko, la Konga Baseno kaj Etiopio. Ĝi havas longan, tre forkoforman voston kaj kurbitajn pintecajn flugilojn.[1].

«A monograph of the Hirundinidae»

Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Kamphirundo, kiu estas ege simila. La Ruĝbrusta hirundo diferenciĝas ĉari estas iomete pli malgranda ol sia migranta parenco. Ĝi havas ankaŭ malpli da blubrusta zono, kaj plenkreskulo havas pli mallongajn vostodirektilojn. Dumfluge ĝi ŝajnas pli pala sube ol la Kamphirundo. Kvankam plenkreskulo de Ruĝbrusta hirundo estas sufiĉe distinga, junuloj povas esti konfuzataj kun junuloj de Kamphirundo, kiuj havas ankaŭ mallongajn vostodirektilojn. Tamen, junuloj de Ruĝbrusta hirundo havas pli mallarĝan brustozonon kaj pli da blanko en vosto.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Turner, Angela K; Chris Rose. (1989) Swallows & martins : an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.
  2. Barlow, Clive; Wacher, Tim; Disley, Tony. (1997) 'A Field Guide to birds of The Gambia and Senegal'. Pica Press. ISBN 1-873403-32-1.