Vitra Palaco (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitra Palaco
konstruaĵomonumento
Bazaj datoj
Konstrustilo viktorina arkitekturo • Ferrovitreous vd
Arkitekto Ricardo Velázquez Bosco vd
Estiĝo 1887
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Situo
Geografia situo 40° 24′ 49″ N, 3° 40′ 55″ U (mapo)40.413556-3.682056Koordinatoj: 40° 24′ 49″ N, 3° 40′ 55″ U (mapo)
Vitra Palaco (Madrido)
Vitra Palaco (Madrido)
DEC
Vitra Palaco
Vitra Palaco
Situo de Vitra Palaco
Map
Vitra Palaco
Parto de Paseo del Prado and Buen Retiro, a landscape of Arts and Sciences vd
vdr
Palacio de Cristal

La Vitra Palaco estis starigita en 1887 okaze de la Ekspozicio de Filipinoj, celebrita samjare. Ĝi troviĝas en la Parko Retiro de Madrido. Ĝia strukturo estas el metalo, kaj tute kovrita de vitraj lamenoj, pro tio ĝia nomo. Ĉe ĝia bazo troviĝas artefarita lageto, kun kuriozaj arboj en ĝia interno, la marĉa taksodio (Taxodium distichum), kies ĉefa karakterizo estas la subakviĝo de ĝia trunko kaj radikoj.

La Palaco estis, grandparte, demonstrado al la resto de Eŭropo la grandecon de Hispanio. Konstruita de Ricardo Velázquez Bosco, kies konstruprojekto inspiriĝis en la Crystal Palace, de Joseph Paxton.