Flava ĥloropeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava ĥloropeto
Flava ĥloropeto
Flava ĥloropeto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Chloropeta
Specio: Ch. natalensis'
Chloropeta natalensis
(Smith, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flava ĥloropetoBrunkrona ĥloropeto (Chloropeta natalensis) estas afrotropisa specio de la genro de Flavaj silviojChloropeta de la familio de Akrocefaledoj; kiuj iam estis lokataj en la parafiletika grupo de Silviedoj.

Temas pri specio tre flava, ĉefe en subaj partoj, de kio devenas la nomo kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie Chloropeta” aludas al la flava koloro (el radiko de la antikva greka “ĥloro” kun signifo flava) kaj “natalensis al tiu sudafrika provinco. La supraj partoj el krono al vosto estas brunecaj. La beko estas rekta, fortika kaj kun pli bruna supra makzelo kaj pli rozkolora suba makzelo. La iriso estas nigreca kaj videblas ioma hela okulringo.

Ĝi troviĝas en centra kaj suda Afriko nome el Etiopio oriente al Niĝerio okcidente, kaj suden ĉefe en Sudorienta Afriko kaj nome en Angolo, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Gabono, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Ruando, Sudafriko, Sudano, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humida arbaroj de malaltaj teroj aŭ sekaj arbustaroj. Ĝi estas surloke komuna en densa, humida vegetaĵaro laŭlonge de akvofluoj kaj je la bordoj de kareksejoj kaj arbaroj.

Ili kutime manĝas malalte en densa arbustaro kiu karakteras ties preferatan habitaton, kaptante senvertebrulojn kiel raŭpoj el folioj kaj branĉoj. Ili gvatas ankaŭ flugantajn termitojn kaj revenas al ripozejo post kapto por manĝi tie sian predon.

La reprodukta sezono estas el septembro al marto. La ino demetas 2-3 ovojn, kiuj estas kovataj ĉefe de la ino mem dum ĉirkaŭ 12 tagoj. Tamen ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, sed ankaŭ ĉefe la ino; elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 14-16 tagoj, kaj la junuloj sendependiĝas post ĉirkaŭ unu monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]