Mohammad Garib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammad Garib
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1909 (1909-07-05)
en Teherano
Morto 20-an de januaro 1975 (1975-01-20) (65-jaraĝa)
en Teherano
Ŝtataneco Irano
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Infano Hossein Gharib
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Doktoro Mohammad Garib (perse محمد قریب) irana intelektulo, kuracisto kaj humanisto, naskiĝis en 1909 en Teherano. Lia patro Ali Asgar Garib loĝis en vilaĝo Garakano en Aŝtijano. Li pasigis elementan lernadon en la Lernejo Siruso, kaj la mezan en Dar-ol-fonuno en Teherano.

Li en 1927 estis en unu el unuaj grupoj de iranaj studentoj, kiuj iris al Francio por daŭrigado de studado en medicina fako. Li en fino de unua stud-jaro en franca urbo Reims sukcesis ricevi la Premion pri Medicino el laboratorio de anatomio.

Li en 1935 estis la unua iranano, kiu povis sukcesi en la internula konkurso de malsanulejo en Parizo. D-ro Garib pro siaj servoj ricevis la Medalon de Scienco de Universitato de Teherano, kaj Unua-rangan Medalon de Kulturo el Ministerio pri Edukado kaj la Altan Medalon de Legio de Honoro el la franca registaro.

Li en 1936 edziĝis al filino de majstro Abd-ol-Azim Garib, kaj en 1938 revenis al Irano. En 1940 li verkis libron «Infanaj malsanoj».

Dum sia scienca vivo li partoprenis en multaj internaciaj kongresoj, ekz-e en Usono, Turkio, Kanado, Japanio, Francio kaj Aŭstrio. Li faris la unuan sango-ŝanĝadon en Irano, kaj estis unu el la kunfondintoj de Irana Nacia Organizaĵo por Sango-transfuzio.

D-ro Garib, krom la scienca kaj socia aktivado, ankaŭ politike aktivis, tiel ke fojojn en siaj klasoj kritikis kontraŭ la agadoj de Pahlavia Reĝimo. Post la Ŝtat-renverso de 1953, per kiu Usono kaj Britio pereigis la ŝtaton de d-ro Mohammad Mosaddeg kaj revenigis Ŝaho Mohammad Reza Pahlavi al Irano, Garib kun aliaj 10 universitatuloj kiel Bazargan, Sahabi, Nemat-ol-lahi, eksiĝis el la universitato laŭ la ordono de Ŝaho Mohammad Reza Pahlavi, kio eĉ pliigis popularecon de Garib inter studentoj kaj aliaj universitatanoj.

Li forpasis, post malsano en 1974 en Teherano en hospitalo, kie li laboris.