Isaac Carasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Carasso
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1874 (1874-01-21)
en Tesaloniko
Morto 19-an de aprilo 1939 (1939-04-19) (65-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Daniel Carasso
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Isaac Carasso (1874 – 19-an de aprilo, 1939) estis kuracisto kaj membro de prominenta sefard-juda familio Carasso de la otomana Selanik (moderna Tesaloniko, Grekio). Li fondis fabrikon por produkti jogurton, kiu iĝis konata kiel Danone. Li estis nevo de Emanuel Karasu, otomana politikisto.

Pro la balkanaj militoj en 1912, li translokiĝis kun la familio al Barcelono kie li ŝanĝis sian nomon al Isaac Carasso.

Dum lia kuracada agado, li spertis, ke multaj junaj homoj havas digestadajn kaj intestajn problemojn. Inspirante je verkoj de Ilja Meĉnikov, kiu popularigis acidan lakton kiel sanigan nutraĵon, li importis bakteriokulturojn el Bulgario. Ĝis kiam la jogurto ne estis konata en okcidenta Eŭropo, li vendis ĝin en farmacioj.

Li fondis la entreprenon en 1919, en kiu li vendis jogurton kun nomo "Danone", katalunan karesnomon por lia filo, Danielo. Carasso perfektigis la jogurtproduktadon. Lia filo Daniel Carasso transprenis la familian entreprenon en Hispanio kaj establis Danone en Francio kaj en Usono (Dannon).

Isaac Carasso mortis en Francio en 1939.