Malgranda megaluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda megaluro
Malgranda megaluro
Malgranda megaluro
Junulo
Junulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurus
Specio: 'M. gramineus'
Megalurus gramineus
(Gould, 1845)
Konserva statuso
Lc
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malgranda megaluro (Megalurus gramineus) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megalurojherbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj en la de Indonezio okupita duono de Nov-Gvineo, pli precize tra orienta Aŭstralio kaj Tasmanio, internen al centra Aŭstralio kaj en sudokcidenta Aŭstralio. Ties habitato estas marĉoj, prefere densaj kanejoj, kaj loĝas en humidaj teroj postpluve.

Tiu tipa herbobirdo estas kaŝema kaj malgranda birdo (14 cm longa kaj 12 g peza), kio nomigas la specion en Esperanto, dum la latina scienca nomo aludas al la herbeja habitato, kun mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longaj graditaj vostoj, kiuj estas ofte eluzitaj. La plumaro estas tre malhelbrungriza supre kun grizbruna kapo, pli hela en brusto (iom striecaj), ventro, kaj ĉefe mentono kaj gorĝo, kun tre markataj nigraj larĝaj strioj en la tuta dorso kaj en flugiloj, kie ili estas borditaj je blanko. Krono kaj vangoj estas striecaj malhelgrizaj. La vosto estas estas longa kaj larĝa, kio nomigas la genron per du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “granda vosto”. Tiu specio havas blankecan strion superokulan. Tiu genro estas unika inter tiu familio kaj inter la iamaj silviedoj pro posedo de restanta flugilungo. La proksima parenco Ruĝeca megaluro, M. timoriensis, estas simila, sed la Malgranda megaluro estas pli malgranda, ne tiom ruĝeca, kun pli malhelstrieca krono kaj striecaj subaj partoj.

La alvoko estas plendema trinota: 'tu-piii-piii'; ankaŭ vario de rapidaj babilecaj notoj.

Junuloj estas pli uniforme grizaj kun pli fajna striado.

La reprodukta sezono estas el aŭgusto al januaro kaj la ovodemetado estas de 3 al 5 ovoj. Ili manĝas insektojn kaj aliajn malgrandajn artropodojn, kutime restante en la densa herbeja kaj marĉa vegetaĵaro. Ili konstruas profundan tasforman neston el kareksoj kaj verdaj herboj, kovrita per plumoj kaj kaŝita en densa kaneja vegetaĵaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International 2004. Megalurus gramineus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
  • Serventy, V.N. (ed) 1982. The Wrens and Warblers of Australia. Angus and Robertson and the Australian Photographic Index of Australian Wildlife, Sydney.
  • Simpson, K and Day, N. 1999. Field guide to the birds of Australia, 6th Edition. Penguin Books, Australia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]