Carolyn Porco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carolyn C. Porco
Persona informo
NomoCarolyn C. Porco
Dato de naskiĝo6-a de marto 1953
NaskiĝlokoNovjorko
Aĝo71
Okupoj kaj profesioj
Okupojsciencisto kaj astronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Denaska lingvoangla lingvo [+]
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoLennart Nilsson Award, Carl Sagan Medal for Excellence in Public Communication in Planetary Science, Isaac Asimov Science Award [+]
Retpaĝohttp://carolynporco.com/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Carolyn C. Porco (naskiĝis la 6-an de marto 1953 en Novjorko) estas usona sciencisto kaj astronomo

Ŝi fakiĝis en planedoscienco kaj estas fama por siaj laboro pri la esploro de la ekstera sunsistemo, komencita ĉe la bildigo de la misioj Voyager 1 kaj 2 al Jupitero, Saturno Urano, kaj Neptuno en la 1980-aj jaroj. En la 2000-aj jaroj, ŝi estris la teamon zorgantan la bildigon de la misio Cassini-Huygens. Ŝi ankaŭ laboras pri la bildigo de la misio New Horizons, lanĉita la 19-an de januaro 2006 al Plutono.

Ŝi esta fakulo pri la planedaj ringoj kaj faras multenombrajn publikajn prelegojn pri la sunsistemaj esploradoj[1], eblecoj de ekstertera vivo[2] aŭ pri spiriteco[3].

La asteroido 7231 Porco [4] estis nomita en ŝia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]