1-a simfonio (Mahler)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La simfonio n-o 1 en D-maĵoro de Gustav Mahler estas simfonio en kvar movimentoj por granda orkestro. Mahler dumtempe donis al la verko la kromnomon Titano (laŭ la romano de Jean Paul), sed poste retiris ĉi tiun titolon.

Indikoj pri la verko[redakti | redakti fonton]

La simfonio ekestis (post preparaj laboroj, kiuj redatiĝas ĝis en la jaro 1884) en la tempo ekde januaro ĝis marto 1888 en Lepsiko. La unua prezentado okazis la 20-an de novembro 1889 sub direktado de la komponisto en Budapeŝto, kie Mahler dum tiu tempo laboris kiel direktoro de la Reĝa-Hungara Opero.

La unua eldono de la partituro aperis en 1899 ĉe eldonejo Weinberger, Vieno. Dua, reviziita versio de la partituro aperis en 1906 ĉe eldonejo Universal Edition, Vieno. La prezentado daŭras ĉ. 50 minutojn.

Ensemblo: 4 flutoj (2 ankaŭ flutetoj), 4 hobojoj (1 ankaŭ angla korno), 4 klarnetoj (3-a ankaŭ E♭- kaj basklarneto, 4-a ankŭ E♭-klarneto), 3 fagotoj (1 ankaŭ kontrafagoto), 7 kornoj, 4 trumpetoj, 3 trombonoj, 1 bastubjo, timbaloj (2 ludantoj), harpo, frapilaro, arĉistoj

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

Estas multklarige, kompari la programojn de la unuaj prezentadoj inter 1889 kaj 1899 unu kun la alia. Mahler komence estis evidente nedecidema, ĉu li rigardu la verkon kiel simfonia poemo aŭ kiel simfonio. La komence antaŭvidita supera subdivido de la movimentoj en du partojn dum la paso de la tempo forfalsi same kiel komence planita kroma movimento, kiu starus je dua loko (ĝi ankoraŭ foje estas prezentata sub la nomo „Blumine“). Ĉe la unuaj prezentado Mahler ankaŭ provis faciligi al la publiko la aliro al la verko per verkaj kaj movimentaj titoloj, kiuj parte enhavas literaturajn referencojn. La foje aldonita titolo Titan rilatas sur la samnoma romano de Jean Paul, kiu estis unu el la preferitaj verkistoj de Mahler dum ties junaĝo. La funebra marŝo portis mallonge la kromnomon Mortintomarŝo laŭ maniero de Callot, aludo sur Fantazipecoj laŭ maniero de Callot de E. T. A. Hoffmann . Tamen dum la ekestotempo de la simfonio Mahler tute ne konis ĉi tiun verko, La titolo reiris sur la propono de lia amiko Ferdinand Pfohl. Laŭ propra manifestado Mahler estis influita al ĉi tiu movimento per desegno, sur kiu la bestoj de la arbaro portas la pafmortigitan ĉasiston tomben.

Por la prezentado en Hamburgo en 1893 Mahler verkis eĉ komplete ellaboritan programon. La aldono de la titolo kaj de la programecaj movimentotitoloj Mahler poste rezignis, „ĉar mi travivis, sur kiel malĝustajn vojojn per tio la venis“. [1] Nur per la presado en la jaro 1899 la simfonio ricevis sian definitivan, ĝis nun konatan kvarmovimentan formon kaj la nomon „Sinfonie Nr. 1“.

Superrigardo: ekesto de la 1-a simfonio – Prezentadoj ĝis la unua presado
Budapeŝto
20-an de novembro 1889
Hamburgo
27-an de oktobro 1893
Vajmaro
3-an de junio 1894
Berlino
16-an de marto 1896
presado
1899
Simfonia poemo
en du partoj
„Titan“, simfonia poemo
en simfonia formo
(unbekannt) Simfonio en D-maĵoro
por granda orkestro
Simfonio n-o 1 en D-maĵoro
1-a parto
(neniu partotitolo)
1-a parto
„El la tagoj de la junaĝo“, floraj, fruktaj kaj dornaj pecoj
1-a parto
„El la tagoj de la junaĝo“, floraj, fruktaj kaj dornaj pecoj
(neniu subdivido en partojn) (neniu subdivido en partojn)
1-a movimento
Enkonduko kaj allegro comodo
1-a movimento
„Printempo kaj neniu fino“ (Enkonduko kaj Allegro comodo). La enkonduko prezentas la vekiĝo de la naturo el longa vintrodormado
1-a movimento
„Printempo kaj neniu fino“ (Enkonduko kaj Allegro comodo). La enkonduko prezentas la vekiĝo de la naturo frumatene
1-a movimento
Enkonduko kaj allegro comodo
1-a movimento
Malrapide. Pezece. Kiel natursono. poste: Komence tre malrapidema
2-a movimento
Andante
2-a movimento
„Blumine“ (Andante)
2-a movimento
„Bluminenkapitel“
(mankas) (mankas)
3-a movimento
Skerco
3-a movimento
„Kun plenaj veloj“ (Skerco)
3-a movimento
„Kun plenaj veloj“ (Skerco)
2-a movimento
Skerco
2-a movimento
Forte moviĝante, sed ne tro rapide
2-a parto
(neniu partotitolo)
2-a parto
„Commedia humana“
2-a parto
„Commedia humana“
4-a movimento
A la pompes funèbres; attaca
4-a movimento
„Albordiĝinte!“
(Mortintomarŝo "laŭ maniero de Callot“)
4-a movimento
„Albordiĝinte!“
Funebrosolenaĵo de ĉasisto
3-a movimento
„Alla Marcia funebre“
3.-a movimento
solene kaj grave, sen malrapidegi
5-a movimento
Molto appassionato
5-a movimento
„Dall’ Inferno“ (Allegro furioso) sekvas, kiel la subita eksplodo de la malespero de koro profunde vundita
5-a movimento
„Dall’ Inferno al Paradiso“ (Allegro furioso …)
4-a movimento
Allegro furioso
4-a movimento
Furioze movata

Strukturo kaj analizo[redakti | redakti fonton]

La 1-a simfonio jam enhavas multajn elementojn de la muzika lingvaĵo de Mahler, ekzemple la popolmuzikaj melodioj (precipe en la unua kaj dua movimentoj), la ironia fremdigo, la kolaĝa tavoliĝo de motivoj kaj la parte bruska prilaborado de la temoj. Kompozicie la simfonio staras en liga rilato kun la Lieder eines fahrenden Gesellen, kiujn Mahler komponis 1883−85.

Unua movimento: Malrapide. Pezece. Kiel natursono – Komence tre malrapidema[redakti | redakti fonton]

La unua movimento en D-maĵoro laŭas la formon de la ĉefa sonatomovimento. La enkonduko distingiĝas per la tono A kiel eltenata tono en sep oktavoj, super kiu aperas diversaj natursonoj kiel ekz. la falanta kvarto. Post ĉi tiu vasta, malrapida enkonduko komencas la ekspozicio, kiu kontraŭ la reguloj por la strukturo de ĉefa sonatomovimento traktas nur ununura temon, kiun Mahler pruntis de la lido Ging heut morgen übers Feld el la ciklo Lieder eines fahrenden Gesellen. La sekva tralaborado sin montras same malmulte laŭregula kaj tralaboras prefere motivojn el la enkonduko ol de la ekspozicio. Mallongigita reekprenado finas la movimenton.

Dua movimento: Forte moviĝante, sed ne tro rapide[redakti | redakti fonton]

La dua movimento en A-maĵoro prezentiĝas kiel iomete robusta ländler (sudgermana danco), kiu ne sinĝenas ekpreni elementojn de aŭstra popolmuziko.

Tria movimento: Solene kaj grave, sen malrapidegi[redakti | redakti fonton]

Moritz von Schwind: Kiel la bestoj entombigas la ĉasiston. I.a. ĉi tiu lignogravuraĵo supozeble instigis Mahler-on la komponado de la 3-a movimento.

La tria movimento (d-minora) komencas per prilaboraĵo de la popolkanto "Bruder Jakob" (frato Jaĉjo) fremdigita al funebra marŝo, varianto de la kanono Frat' Jakobo turnita en minoron. Male al la kutima opinio la minora versio tamen ne estas invento de Mahlers; pli ĝuste en certaj regionoj de Aŭstrio oni kantis la kanonon jam en minoro den la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. Mahler konus ĉi tiun version. La movimento tamen ankaŭ enhavas klezmerecajn scenojn pruntitaj el la jida muzika mondo. La lirika mezparto krome citas la „Lindenbaum“-(tiliarbo)-pasaĝo el la propra lido de Mahler Die zwei blauen Augen von meinem Schatz el la Liedern eines fahrenden Gesellen.

Kvara movimento: Furioze movata[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la finala movimento ekzistas tre variita sonata ĉefmovimenta formo. Dum kiam la muziko de Mahler en la kapa movimento estas pregita de la „elirado“ en la naturon (naturalismaj motivoj, birdokanto-imitadoj, trumpetofanfaroj malantaŭ la scenejo) kaj plejvastasence priskribas la fariĝo de la muziko, la kvara kaj lasta movimento (f-minora/D-maĵora) priskribas la malon. La motivoj aperas pelantaj kaj agresemaj, je la fino la muziko turmaltiĝas, por vere disrompiĝi en anticipita finaĵo. Denove tiam Mahler "ekŝovas" la aparaton, por transkonduki al forta finalo, kiu tamen havas ĉiujn trajtojn de perforte alkondukita diigo. En la plejmultaj simfoniaj prezentadoj je tio la kornistoj ludas la finan temon starantaj, por supersoni la aparte de tio malfruromantisme grande okupitan simfoniorkestron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Letero al Max Marschalk, 20-an de marto 1896. Citite laŭ: Herta Blaukopf (eld.): Gustav Mahler. Briefe. Zsolnay, Wien 1996, S. 169, ISBN 3-552-04810-3

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hellmut Kühn, Georg Quander (Hrsg.): Gustav Mahler. Ein Lesebuch mit Bildern. Orell Füssli, Zürich 1982, ISBN 3-280-01377-1
  • Mathias Hansen: Reclams Musikführer Gustav Mahler. Reclam, Stuttgart 1996, ISBN 3-15-010425-4
  • Alphons Silbermann: Lübbes Mahler Lexikon. Lübbe, Bergisch Gladbach 1986, ISBN 3-404-61271-X
  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-423-30827-3
  • Ute Jung-Kaiser: Die wahren Bilder und Chiffren „tragischer Ironie“ in Mahlers „Erster“. In: Günther Weiß (Hrsg.): Neue Mahleriana: essays in honour of Henry-Louis de LaGrange on his seventieth birthday. Lang, Berne etc. 1997, ISBN 3-906756-95-5. p. 101–152
  • Ferdinand Pfohl: Gustav Mahler, Eindrücke und Erinnerungen aus den Hamburger Jahren. Hrsg. von Knud Martner. Karl Dieter Wagner, Hamburg 1973, S. 64–67.
  • Reinhold Weyer: Gustav Mahler: 1. Sinfonie. In: S. Helm, H. Hopf (Hrsg.): Werkanalyse in Beispielen. Gustav Bosse, Regensburg 1986, ISBN 3-7649-2276-1, S. 245–265

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]