Chris Evert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chris Evert
Persona informo
Naskonomo Christine Marie Evert
Naskiĝo 21-an de decembro 1954 (1954-12-21) (69-jaraĝa)
en Fort Lauderdale
Lingvoj angla
Loĝloko Boca Raton
Ŝtataneco Usono
Alma mater St. Thomas Aquinas High School
Familio
Patro Jimmy Evert
Frat(in)o Jeanne Evert
Edz(in)o Andy Mill • Greg Norman • John Lloyd
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Chris Evert estas usona tenisistino. Ŝi naskiĝis 1954(nun 1954-21-12) en Fort Lauderdale, Florido, do nun estas 68-jara. Inter la jaroj 1972 kaj 1989 ŝi estis tenisa profesiulo. En tiu tempo ŝi dum sume 260 semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Virina Tenisa Asocio, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisistino. Fakte ŝi estis la unua tenisistino atinganta tiun lokon: ekde la 3-a de novembro 1975 ŝi estis la gvidantino de la listo. En la tuta ĝisnuna historio de teniso, ŝi laŭ tiu nombro de semajnoj pinte de la monda ranglisto (laŭ la stato de februaro 2010) konsideratas la 3-a plej bona tenisistino. Neforgesataj estas ŝiaj matĉaj dueloj kun la konkurantino Martina Navrátilová, la alia elstara tenisistino de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

Venkoj en turniroj de la serio Granda Ŝlemo[redakti | redakti fonton]

Venkoj unuope (18):

jaro turniro kontraŭantino rezulto
1974 French Open Olga Morozova 6:1, 6:2
1974 Wimbledon Olga Morozova 6:0, 6:4
1975 French Open Martina Navrátilová 2:6, 6:2, 6:1
1975 US Open Evonne Goolagong 5:7, 6:4, 6:2
1976 Wimbledon Evonne Goolagong 6:3, 4:6, 8:6
1976 US Open Evonne Goolagong 6:3, 6:0
1977 US Open Wendy Turnbull 7:6, 6:2
1978 US Open Pam Shriver 7:5, 6:4
1979 French Open Wendy Turnbull 6:2, 6:0
1980 French Open Virginia Ruzici 6:0, 6:3
1980 US Open Hana Mandlikova 5:7, 6:1, 6:1
1981 Wimbledon Hana Mandlikova 6:2, 6:2
1982 Australian Open Martina Navrátilová 6:3, 2:6, 6:3
1982 US Open Hana Mandlikova 6:3, 6:1
1983 French Open Mima Jausovec 6:1, 6:2
1984 Australian Open Helena Sukova 6:7, 6:1, 6:3
1985 French Open Martina Navrátilová 6:3, 6:7, 7:5
1986 French Open Martina Navrátilová 2:6, 6:3, 6:3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]