Babilcistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Babilcistikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. anonymus'
Cisticola anonymus
(von Müller, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cisticola anonymus MHNT.jpg

La Babilcistikolo (Cisticola anonymus) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Ĝi estas malgranda birdo kun grizaj nuko, dorso, flugiloj kaj vosto, tre bruna krono kaj blankeca vizaĝo kun helbruneca nuanco kaj tre malhela okulo. La gorĝo estas tre blanka kaj la resto de subaj partoj blankecaj al helgrizaj. La kruroj estas kompare kun la korpo longaj kaj rozkolorecaj, dum la beko estas nigra.

Ĝi troviĝas en landoj ĉirkaŭ la Golfo de Gvineo kaj iom sude kiaj estas Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Niĝerio kaj Sieraleono. Ties natura habitato estas seka savano kaj marĉoj.

Ĝi grimpas inter herboj por kapti insektojn. La kanto estas parolema trilado kio utilas kaj por distingi kaj por nomigi la specion, kaŝema kiel siaj samgenranoj kaj pli facile aŭdebla ol vidata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]