Leimbach AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Leimbach
Leimbach
Blazono de Leimbach
Blazono de Leimbach
Blazono de Leimbach
Leimbach
Leimbach
Leimbach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 16′ 25″ N 8° 10′ 10″ O / 47.27361 °N, 8.16944 °O / 47.27361; 8.16944 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 25″ N 8° 10′ 10″ O / 47.27361 °N, 8.16944 °O / 47.27361; 8.16944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 428
Areo 1,15 km²
Alteco 520 m super marnivelo
Poŝtkodo 5733
Komunumkodo 4137
Mapo de Leimbach
Mapo de Leimbach
Mapo de Leimbach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Leimbach estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Leimbach situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero Wyna sur la okcidenta deklivo de la monto Homberg. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Leimbach mem ankaŭ la pli alte sur 650 m s.m. situanta setlejo Seeberg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,15 km², de kiuj 0,36 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,18 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 760 m s.m. okcidente de la kulmino de la monto Homberg kaj la plej malalta punkto sur 510 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna en la trilima punkto inter la komunumoj Leimbach, Gontenschwil kaj Zetzwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Leimbach limas en nordo al Zetzwil, en oriento kaj sudo al Reinach, kaj en okcidento al Gontenschwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al la publika trafikreto Leimbach estas konektita per la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo] de Araŭo al Menziken.

Leimbach situas ĉe la kantona ĉefvojo de Araŭo tra Beromünster al Lucerno. La plej proksima alverturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento, kiu situas proksimume 10 kilometrojn norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Leimbach datiĝas el la jaro 1300 jam per la aktuala formo de la nomo en la Habsburga Urbaro.

En mezepoko en Leimbach unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Leimbach troviĝis nun sub la servuteco de la urbo Berno kaj estis atribuita kiel eksklavo al la tribunala distrikto Seengen en la voktejo Lencburgo. Ĝis 1751 Leimbach estis tiel nomita Steckhof, tio estis libera bieno ekster komunuma. Nur en la jaro 1751 la registaro de Berno atribuis al ĝi la statuson de propra komunumo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Leimbach fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]