Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV
premiaro
Branĉoj • MTV Europe Music Award for Best New Act
• MTV Europe Music Award for Best Song
• MTV Europe Music Award for Video for Good vd
Organizanto Paramount Networks Europe, Middle East, Africa & Asia (EMEAA)
Fondita en 1994
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
emblemo de la origina usona televida kanalo MTV
emblemo de la origina usona televida kanalo MTV

La Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV (angle MTV Europe Music Awards (EMA)) estas ĉiujara, ĉiam en alia urbo atribuata, premio por muzikaj artistoj el la tuta mondo, organizata de la amaskomunikila entrepreno MTV, "Muzika Televido", kiu precipe vivtenas plurajn popmuzikajn televidajn kanalojn en pluraj naciaj lingvoj.

La Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV enkondukiĝis en 1994 kiel paralelaĵo al la usonaj "Filmaj Muzikaj Premioj de MTV" aŭ angle "MTV Video Music Awards" (VMA). Kiel unu el pluraj diferencoj al la usonaj premioj, en la eŭropaj muzikaj premioj ekde 1998 ekzistas apartaj kategorioj por la plej bona artisto de iuj regionoj de Eŭropo, kaj poste pli kaj pli de unuopaj landoj aŭ landogrupoj (ekzemple GermanlingvioBaltio). Tiujn regionajn premiitojn kaj la venkintojn en plej multaj aliaj kategorioj rajtas en la MTV-retejo elekti ĉiuj voĉdonemuloj, kvankam la entrepreno MTV ja antaŭe elektis la kandidatojn, do ja influas la elektoproceson.

La ceremonioj de la Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV estas tutmonde elsendataj televide kaj interrete, kaj povas esti spektataj fare de pli ol miliardo da homoj.

La premioj estas kritikataj pro tio, ke ili ja nomiĝas "eŭropaj", sed tre estas dominataj de usonaj artistoj. Eĉ la laŭdaj prezentoj de unuopaj premiitoj estas plej ofte de usonanoj. Krome oni evitas eŭropan impreson de la ceremonioj, ĉar ĉiu televida stacio de MTV nur montras la prezenton de "sia" regiona artisto: La kanalo "MTV Germanio" do ne montras la prezenton de la "plej bona brita aŭ irlanda artisto", sed de la "plej bona germanlingva artisto".

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

1994[redakti | redakti fonton]

Berlino, koncertejo Pariza Placo antaŭ la Brandenburga Pordego, prezentisto: Tom Jones

1995[redakti | redakti fonton]

Parizo, koncertejo Le Zénith, prezentisto: Jean-Paul Gaultier

1996[redakti | redakti fonton]

Londono, koncertejo Alexandra Palace, prezentisto: Robbie Williams

1997[redakti | redakti fonton]

Roterdamo, koncertejo Ahoy, prezentisto: Ronan Keating

1998[redakti | redakti fonton]

Italien Milano, koncertejo Fila Forum, prezentistino: Jenny McCarthy

1999[redakti | redakti fonton]

Dublino, koncertejo The Point, prezentisto: Ronan Keating

2000[redakti | redakti fonton]

Stokholmo, koncertejo Globen Arena, prezentisto: Wyclef Jean

2001[redakti | redakti fonton]

Frankfurto-ĉe-Majno, koncertejo Festhalle, prezentisto: Ali G alias Sacha Baron Cohen

2002[redakti | redakti fonton]

Barcelono, koncertejo Palau Sant Jordi, prezentisto: P. Diddy

2003[redakti | redakti fonton]

Edinburgo, koncertejo Ocean Terminal, prezentistino: Christina Aguilera

2004[redakti | redakti fonton]

Italien Romo, koncertejo ĉe la Koloseo kaj Tor di Valle, prezentistoj: Xzibit kaj Sarah Michelle Gellar

  • Plej bona artisto: Usher
  • Plej bona artistino: Britney Spears
  • Plej bona muzikgrupo: OutKast
  • Plej bona kanto: OutKast – „Hey Ya!“
  • Plej bona albumo: Usher – „Confessions“
  • Plej bona filmeto: OutKast – „Hey Ya!“
  • Plej bona nova artisto: Maroon 5
  • Plej bona rokmuzika grupo: Linkin Park
  • Plej bona hiphopa artisto: D12
  • Plej bona ritmenblusa artisto: Alicia Keys
  • Plej bona popmuzika artisto: The Black Eyed Peas
  • Plej bona alternativa artisto: Muse
  • Premio "Free Your Mind": La Strada
  • Plej bona germanlingva artisto: Beatsteaks
  • Plej bona brita aŭ irlanda artisto: Muse
  • Plej bona skandinavia artisto: The Hives
  • Plej bona pola artisto: Sistars
  • Plej bona franca artisto: KYO

2005[redakti | redakti fonton]

Lisbono, Pavilhão Atlântico, prezentisto: Borat alias Sacha Baron Cohen

2006[redakti | redakti fonton]

Kopenhago, koncertejo Bella Center, prezentisto: Justin Timberlake

2007[redakti | redakti fonton]

Munkeno, koncertejo Olympiahalle, prezentisto: Snoop Dogg

  • Premio "Rock Out2: 30 Seconds to Mars
  • Premio "Ultimate Urban": Rihanna
  • Plej bona muzikgrupo: Linkin Park
  • Plej "dependiga" kanto: Avril Lavigne - Girlfriend
  • Premio "Headliner" (plej atentata en la amaskomunikiloj): Muse
  • Albumo: Nelly Furtado - Loose
  • Soloo: Avril Lavigne
  • Internacia artisto: Tokio Hotel
  • Filma stelulo: Justice - D.A.N.C.E.
  • Artista elekto: Amy Winehouse
  • Premio "New Sounds Of Europe" (novaj sonoj de Eŭropo): Bedwetters
  • Plej bona germanlingva artisto: Bushido
  • Plej bona adriatika artisto: Van Gogh
  • Plej bona baltia artisto: Jurga
  • Plej bona dana artisto: Nephew
  • Plej bona nederlanda aŭ belgia artisto: Within Temptation
  • Plej bona finna artisto: Negative
  • Plej bona franc artisto: Justice
  • Plej bona itala artisto: J-Ax
  • Plej bona norvega artisto: El Axel
  • Plej bona pola artisto: Doda
  • Plej bona portugala artisto: Da Weasel
  • Plej bona rumana artisto: Andreea Banica
  • Plej bona hispana artisto: Violadores Del Verso
  • Plej bona sveda artisto: Neverstore
  • Plej bona turka artisto: Ceza
  • Plej bona brita aŭ irlanda artisto: Muse
  • Plej bona rusa artisto: Dima Bilan
  • Plej bona afrika artisto: Dbanj
  • Plej bona araba artisto: Raŝid Al- Madsched
  • Plej bona hungara artisto: Ákos
  • Plej bona ukrainia artisto: Lama

2008[redakti | redakti fonton]

Liverpool, koncertejo Echo Arena, prezentistino: Katy Perry

  • Premio "Rock Out": 30 Seconds to Mars
  • Premio "Ultimate Urban": Kanye West
  • Plej "dependiga" kanto: P!nk – So What
  • Premio "Headliner" (plej atentata en la amaskomunikiloj): Tokio Hotel
  • Albumo: Britney Spears – "Blackout"
  • Prezento de 2008: Britney Spears
  • Nova artisto: Katy Perry
  • Plej bona prezento iam ajn: Rick Astley
  • Filma stelulo: 30 Seconds to Mars – A Beautiful Lie
  • Eŭropa favorita artisto: Emre Aydın (Turkio)
  • Artista elekto: Lil Wayne
  • Ultimativa legento: Paul McCartney
  • Plej bona araba artisto: Karl Wolf
  • Plej bona adriatika artisto: Elvir Laković Laka
  • Plej bona baltia artisto: Happyendless
  • Plej bona belgia kaj nederlanda artisto: De Jeugd Van Tegenwoordig
  • Plej bona brita aŭ irlanda artisto: Leona Lewis
  • Plej bona dana artisto: Suspect
  • Plej bona finna artisto: Nightwish
  • Plej bona franca artisto: Zaho
  • Plej bona germanlingva artisto: Fettes Brot
  • Plej bona greka artisto: Stereo Mike
  • Plej bona hungara artisto: Gonzo
  • Plej bona israela artisto: Ŝiri Maimon
  • Plej bona itala artisto: Finley
  • Plej bona norvega artisto: Erik & Kriss
  • Plej bona pola artisto: Feel
  • Plej bona portugala artisto: Buraka Som Sistema
  • Plej bona rumana kaj moldava artisto: Morandi
  • Plej bona rusa artisto: Dima Bilan
  • Plej bona hispana artisto: Amaral
  • Plej bona sveda artisto: Neverstore
  • Plej bona turka artisto: Emre Aydın
  • Plej bona ukraina artisto: Quest Pistols

2009[redakti | redakti fonton]

Berlino, koncertejo O₂ World kaj antaŭ la Brandenburga Pordego, prezentistino: Katy Perry

artistoj kun la plej multaj premioj[redakti | redakti fonton]

  1. Britney Spears kaj Eminem (po 9 premioj)
  2. Linkin Park, Beyoncé, Muse, The Prodigy, Justin Timberlake, Dima Bilan (po 5)
  3. Backstreet Boys, Robbie Williams, Madonna, Limp Bizkit, Red Hot Chili Peppers, Justice (po 4)
  4. 30 Seconds to Mars, Spice Girls, Coldplay, Alicia Keys, Jennifer Lopez, Oasis, OutKast, Gorillaz, U2, Green Day, Tokio Hotel (po 3)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]