Kvakocistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvakocistikolo
Kvakocistikolo
Kvakocistikolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. natalensis'
Cisticola natalensis
(Smith, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KvakocistikoloNatala cistikolo, Cisticola natalensis, estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Ĝi troviĝas kiel specio de loĝantaj birdoj en Afriko sude de Saharo. Ĝi estas tre malgranda insektovora birdo.

Tiuj malgrandaj paserinoj troviĝas en densaj herbejaj habitatoj, ofte ĉe marĉoj aŭ akvo. Maskloj de cistikoloj estas poligamaj; la ino konstruas kaŝitan neston profunde inter herboj, ofte kudrante vivantajn foliojn en milda konstruaĵo de milda plantomaterialo, araneretoj kaj herbo. La nesto de tiu specio estas buloforma kun flanka enirejo; la ino demetas 2-4 ovojn.

Tiu estas la plej granda cistikolo. Tiu specio estas grizbruna supre, tre strieca je nigro. La subaj partoj estas blankecaj, kaj la vosto estas larĝa, palpinta kaj movata ofte. Ĝi havas brunan flugilparton kaj fortikan bekon. La kruroj estas ruĝecaj.

Ĝi estas tre simila al aliaj membroj de sia genro. Ĝi estas plej bone distingebla el siaj multaj afrikaj parencoj pro sia grando kaj raneca kvakado briip-briip, kio nomigas la specion per ties tia kvakado. La kanto estas ĉiam la plej facila identigilo ĉe tiu genro.

Tiuj birdoj estas pli facile aŭdataj ol vidataj, kaj pro sia malgrando (ĉirkaŭ 14 cm) ne ĉiam facile rekoneblaj, ĉefe for de la reprodukta sezono kiam ili apenaŭ eliras el siaj herboj.

Oni agnoskas 8 subspeciojn, inter kiuj estas la jenaj: strangei (Fraser, 1843) - Senegalio al sudokcidenta Sudano, Ugando, Burundo, suda centra Kenjo kaj norda Tanzanio, tonga (Lynes, 1930) - suda Sudano kaj inexpectatus (Neumann, 1906) - Eritreo kaj centraj etiopiaj altaj teroj.

Rasoj interreproduktiĝas ioma etendo, ĉefe la nomiga kaj strangei en suda Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. Proponitaj rasoj kapitensis (centra Kenjo al nordorienta Tanzanio) kaj littoralis (marbordo el sudorienta Kenjo al nordorienta Tanzanio) sinonime kun strangei; matengorum (suda Tanzanio al norda Mozambiko) kaj vigilax (centra Zimbabvo al nordorienta Sudafriko) sinonime kun la nomiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52331, Cisticola natalensis, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1