Mojito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mojito
Lando de origino Kubo Kubo
Jaro de fondo 1910-1920
Glaso highball
Konsisto blanka rumo
sukerkana sukero aŭ sukera siropo
pipromento
sodakvo aŭ limea suko
erigita glacio
vdr

Mojito (prononcata hispane [moˈxito] – „moĥito“) estas tradicia kuba koktelo. Mojito enhavas kutime freŝajn folietojn de pipromento, blankan rumon, krudan sukerkanan sukeron, limeon kaj sodakvon. Ĝi estas servata en altaj glasoj kun trinkŝalmo kaj miksilo. Anstataŭ limeo eblas uzi ankaŭ limean sukon kaj anstataŭ sukero siropon (guarapo). En kelkaj versioj oni aldonas en la trinkaĵon ankaŭ iun amaran likvoron (Angostura bitter).

Historio[redakti | redakti fonton]

Trinkaĵoj simila al la mojito estis konataj jam fine de la 16-a jarcento, laŭ legendo inventinto de la unua antaŭulo de mojito estis angla korsaro Richard Drake, kiu miksis aguardiente (nerafinita antaŭulo de rumo), sukeron, citronon kaj pipromenton. Li nomigis sian drinkaĵon "El Draque" (laŭ kromnomo de Francis Drake, lia superulo). Bazejo de la korsaroj estis sur Kubo kaj dum iliaj ekskursoj la recepto disvastiĝis ankaŭ en pliaj latinamerikaj landoj. En la 19-a jarcento la miksita trinkaĵo estis proporcie populara inter malpli riĉaj kubanoj; en libro de Ramón de Palma el la jaro 1838 unu el ĉefaj roluloj drinkas draqueciton ĉiutage kiel maniero eviti epidemion de ĥolero.

La vera mojito estiĝis el draque pro interŝanĝo de aguardiente je rumo komence de la 20-a jarcento sur Kubo; eblas, ke influis ĝin receptoj al pipromenta julepodaiquirio. Unuj el la plej malnovaj receptoj aperas en eldonoj de manlibro por trinkejestroj en Florida trinkejo Sloppy Joe’s el la jaroj 1931 kaj 1936.

La vorto mojito evidente devenas el markigo de akregusta saŭco mojo (el la hispana mojar). Alterna etimologio estas deveno el vorto mojo, kiu en afrika kredo hoodoo markas sorĉon, sorĉan amuleton. La nomo estas ofte erare prononcata "moĥito". En la hispana la "j" estas prononcata kiel "ĥ", sed sur Kubo, de kie la trinkaĵo venas, ĝi estas elparolata kiel "h".

Preparo[redakti | redakti fonton]

En altan glason ni aldonos kelke da folietoj de pipromento, sukeron, tranĉitajn partojn de limeo (aŭ limea suko) kaj ingrediencojn oni erigos en la glaso. La glason poste oni plenigos per erigita glacio kaj surverŝos per blanka rumo (ĉirkaŭ 4 cl). La koktelon oni surverŝos per sodo kaj ekmiksiĝos. La drinkaĵo estas drinkata per trinkŝalmo. La glason eblas ornami per limeeroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la elsendo interalie prezentas la ĉinan popkanzonon "Mojito" de tipe kuba-karibia melodio, kantata per la tajvana muzikisto Jay Chou kaj en somero 2020 tre furora en orienta Azio - eĉ prezentiĝas profesieca kantaĵo de parto de ĝi en Esperanto