Jacques Camescasse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Camescasse
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1869 (1869-06-28)
Morto 19-an de junio 1941 (1941-06-19) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Karikaturo pri Jacques Camescasse en bildkarto de ĉ. 1913.

Léon Victor Jacques Camescasse (Parizo, la 28-an de Junio 1869 - la 19-an de Junio 1941) estis franca kontisto kaj esperantisto.

Idealisto kaj humanisto, li dediĉis sian tutan vivon al la aliaj, kio kaŭzis al li gravajn financajn problemojn. Li interesiĝis pri por li gravaj aferoj, kiuj povus alporti plibonigon de la vivo kaj egalecon inter la homoj: unue Esperanto, sed ankaŭ frua socialismo, nekredado, framasonismo. Li estis tamen konata pro sia respekto al la opinioj de aliuloj. Li ŝategis la francan literaturon kaj matematikon, sed li konsideris sin unue kiel pedagogo pri diversaj aferoj: Esperanto, matematiko kaj librotenado. Influega parolanto, li pasiigis la aŭskultantojn.

En 1906 li kunfondis kun Alfred Mittey la framasonan loĝion "Esperanto", kiu en 1913 aliĝis al la Granda Loĝio de Francio.

Li estis tre aktiva en la LKK por okazigo de 10-a Universala Kongreso en Parizo (1914), kiu ne okazis pro eksplodo de la Unua Mondmilito kaj tio kaŭzis al li financajn perdojn. Dummilite li kaŝis kaj nutris minacitojn.

Delegito de UEA en Parizo, li animis la lokan E-movadon i.a. per la okazigo de ĉiuĵaŭda tagmanĝo por esperantistoj (1924). En Januaro 1931 li kreis kun loĝianoj la ĉiulundan tagmanĝon "Agapo" en Parizo, kiu poste fariĝis kunvenejo de multaj E-istoj, kiel Jacques Mahé (Lorjak), lia edzino Germaine Faucher-Mahé kaj lia fratino Émilienne Mahé kaj Huguette Royer.

Je la komenco de la Dua Mondmilito, la loĝio "Esperanto" devis disiĝi kaj Camescasse kunprenis la arkivojn hejme. Nelonge post lia forpaso, la germana Gestapo venis aresti lin kiel framasonon, sed ĝi foriris kun nur la arkivoj.

Bildkarto kun presita reklamo de librejo kaj papervendejo starigita de Camescasse en Parizo, 1914. Li atentigas, ke tio troviĝas tute proksime de Gaumont-Palace, la kongresejo de la 10-UK, kiu fine estis nuligita pro la Unua Mondmilito.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li kreis novan logikan librotenadan metodon sed ne financpovis eldoni ĝin. Unu el liaj lernantoj elmigris al Usono kaj poste tiu metodo reaperis en Francio kiel "amerika metodo".

Surbaze de la verko Initiation Mathematique (de Charles Laisant), kiun li esperantigis, Camescasse elpensis sian Inicilon Matematikan. Tio estas aro da kubetoj por didaktikaj matematikaj ludoj. Laisant raportis per letero al Camescasse pri sia propra sukceso en la pedagogia elprovo de la ludilo[1].

  • Charles Laisant. L'initiation mathématique. Ouvrage étranger à tout programme dédié aux amis de l'enfance. 11me éd. Avec une note sur "L'initiateur mathématique" de J. Camescasse. 103 bildoj. Eldonita en Parizo, 1911

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Noto pri la inicilo matematika, ludo de kubetoj kunigeblaj, metodo prezentita en la verko « Inicado Matematika » de C. A. Laisant. (10X22) 32 paĝoj. Eld. Librairie Hachette, Parizo, 1910?, (10X22), 32 paĝoj.
Citaĵo
 Jen tre interesa verketo por la inica instruo de la nombrado dekunua ;

de la kvar aritmetikaj operaciaj, frakcioj, radikoj ; de teoremoj aritmetikaj, geometriaj, algebraj kaj de la metra sistemo. La aŭtoro de tiu ĉi metodo inspiriĝis de la du ĉefverketoj de Jean Macé, Histoire de deux petits marchands de pommes kaj L'Arithmétique de grandpapa. Li verkis libreton kiu ege interesos ĉiujn kiuj sin okupas pri edukado kaj instruado. Kurioze estas ekzemple vidi, kiel per la aranĝo de kuboj (la verketo enhavas 32 desegnaĵojn) oni pruvas abstraktajn formulojn. Inter tiuj : a) kvadrato de la sumo de du nombroj (a+b)², b) de tri nombroj (a+b+c)² c) de la kvadrato de la diferenco de du nombroj (a-b)², d) de la produto de la sumo de du nombroj per ilia diferenco (a+b) (b-c)... kc.

La esperanta teksto estas plej korekta kaj pruvas la taŭgecon de nia lingvo por sciencaj aplikadoj. 
— Belga Esperantisto n.22 (aŭg 1910)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. L'Initiateur Mathematique. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2010-02-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2010-02-18. En L'éducateur proletarien, n-ro 1, 1932.