Club Méd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Club Méd
Club Méd
emblemo de la Club Méditerranée
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1950 - nekonata/nuntempe
Jura formo francia akcia kompanio (Société Anonyme)
Fondita 1950
Fondintoj Gérard Blitz vd
Sidejo Parizo, Francio
Lando Francio
Estr(ar)o Henri Giscard d'Estaing (estrara prezidanto)
Dungitoj 18.500 (en 2007)
Spezosumo 1,68 miliardoj da Eŭroj (en 2006)
Agokampo turismo
feria vilaĝo
ISIN-kodo FR0000121568
Posedata de Fosun International Limited vd
TTT www.clubmed.net
vdr

Club Méd (mallonge por „Club Méditerranée“) aŭ internacie ofte sen akcento Club Med estas francia turisma entrepreno fondita en la 1950-aj jaroj, kiu tutmonde vivtenas pli ol 80 ferioklubejojn. La kompanio konsideratas inventinto de la tiel nomata "kluba ferio", laŭ kiu ferianto ne nur estas gastigata kaj nutrata, sed ankaŭ distrata, sporte akompanata kaj krome prizorgata. Ankoraŭ nun ĝi estas la plej granda entrepreno en tiu branĉo de turismo.

La feriejoj de la entrepreno estas variaj, zorge dezajnitaj kaj ferioj en tiuj ejoj estas inter la pli multekostaj turismaj ofertoj. Karakterizaj por la kompanio estas aparta vortaro kun iuj akronimoj, laŭ kiuj ekzemple ferianto nomatas G. M. (france „gentil membre“, do "ĝentila membro", aŭ ferieja programkunlaboranto G. O. („gentil organisateur“, "ĝentila organizanto").

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la belgo Gérard Blitz en 1950 pasigas sian ferion en tendaro de la mediteranea insulo Korsiko, li havas ideon pri novspeca feria koncepto, en kiu ĉiu estas inkluzivigita, ankaŭ ĉiaj distraj, sportaj kaj kulturaj eventoj. La ideon li realigas kvar monatojn poste: el malnovaj usonaj armeaj tendoj li sur la mediteranea insulo Majorko kreas unuan kluboferian vilaĝon. La nomo estas Club Méditerranée, france por "klubo mediteranea".

Jam en 1954 la koncepto estas tiom sukcesa, ke Gérard Blitz ekhavas malfacilaĵojn administri siajn intertempe kvar feriajn vilaĝojn kun pli ol 10 000 feriantoj ĉiusomere. La kontoristo Gilbert Trigano eklaboris en la ankoraŭ komunutila klubo kaj administre organizas la vilaĝojn.

En 1955 feria vilaĝo ekestas sur la insulo Tahitio en Polinezio - Club Med Moorea. Sola kondiĉo por kluba ferio meze de la Pacifika Oceano estas kvar monatoj da tempo: po monato por la al- kaj hejmenveturo kaj du monatoj en la feriejo. Jaron poste la unua vintrosporta kluba vilaĝo ekestas meze de la Alpoj en Svislando. Krome en tiu klubejo unuafoje ofertiĝas aparta programo por infanoj, kio donas al la feriantaj gepatroj signife pli da libereco mem partopreni klubajn eventojn kaj ripozi. Post la sukceso de tiu feriejoj instaliĝas tri pliaj, similaj ejoj, interalie en 1958 en Val d'Isère.

En 1957 la Collier bar – perloĉeno - en ĉiuj feriejoj enkondukiĝas kiel pagilo sen kontanta mono.

La komunutila entrepreno en 1963 transformiĝas en akcian kompanion, kies prezidanto iĝas Triano; Blitz retiriĝas el la komerco.

En 1967 enkondukiĝas la Mini Club Méd kun programo aparte tajlorita por infanoj kaj adoleskuloj. Per la malfermo de kluba feriejo en Gvadelupo kaj de oficejo en Novjorko la entrepreno eniras Amerikon kaj ne plu estas sole eŭropa entrepreno. En 1982 la administrado de la "mediteranea klubo" malcentriĝas en kvar grandajn geografiajn sektorojn: Eŭropo kaj Afriko (Parizo), Azio kaj Pacifiko (Singapuro kaj Tokio), Nordameriko kaj Karibio (Novjorko) kaj Sudameriko (Rio-de-Ĵanejro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]