Mama kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C50 mama kancero
C50.0 ĉe la mampinto kaj tuja proksimaĵo
C50.1 en la centra parto de la laktoglando
C50.2 en la supra korpocentra kvarono de la laktoglando
C50.3 en la suba korpocentra kvarono de la laktoglando
C50.4 en la supra flanka kvarono de la laktoglando
C50.5 en la suba flanka kvarono de la laktoglando
C50.6 en la akzela kaveto de la laktoglando
C50.8 en pluraj partoj de la laktoglando
C50.9 sen loka specifigo
vdr

Mama kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la mamaj glandoj. Temas sume pri la plej ofta homa kancera malsano (krom la diversaj tipoj de haŭtaj kanceroj).

Ĝi afliktas precipe, sed ne ekskluzive, virinojn: 1 el 100 malsanoj trafas la maman glandon de viro. En la industrie altevoluitaj landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko mama kancero estas la plej ofta speco de kancero inter virinoj kaj kaŭzas pli da mortoj inter ili ol ajna alia kancerospeco. La plej multaj malsanoj el statistika vidpunkto ŝajne aperas hazarde, kvankam ekzistas kaj heredaj kaj mediaj riskofaktoroj.

Traktado[redakti | redakti fonton]

Krom la forpreno de la detruaj kanceraj ĉeloj el la korpo kaj do la saniĝo de la malsaniĝintoj, la teno de bona vivkvalito de la pacientoj kaj la laŭebla konservo de la mamo estas la precipaj celoj de medicinaj terapioj. La terapio kutime inkluzivas, laŭ la ekzakta stadio de la tumoro, kombinon el operacia forpreno de laŭeble ĉiuj kanceraj ĉeloj (mamektomio) kaj de kontraŭkanceraj medikamentoj, hormonoj kaj radiado.

kancero en iksradia bildigo de mamo ("mamografio")

Aparte novaj terapioj ebliĝas per la uzo de ĉelklonaj antikorpoj. La elekto de terapioj en la moderna medicino grandparte baziĝas je la interpreto de sciencaj studoj kaj estas standardigita laŭ tutmonde akceptitaj medicinaj gvidlinioj. Multaj naciaj kaj internaciaj programoj cele al frua diagnozado kaj de strukturigita terapiado de mama kancero plu malaltigu la mortokvanton pro la malsano.