Flavkola makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkola makronikso
Flavkola makronikso, ĉe Monto Geŝe, Etiopio
Flavkola makronikso, ĉe Monto Geŝe, Etiopio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. flavicollis'
Macronyx flavicollis
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkola makroniksoEtiopia makronikso, Macronyx flavicollis, estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de MakroniksojLongunguloj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora). Ĝi estas endemia de Etiopio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Flavkola makronikso estas tre simila kaj laŭ aspekto kaj laŭ kutimaro al la Flavgorĝa makronikso (Macronyx croceus) de aliaj partoj de Afriko. Fakte ĝi estas bruneca supre kun flava gorĝo ĉirkaŭata de tre nigra bordo kiu fariĝas brustozono kaj horizontala kaj iom vertikala centre, kiel plej parto de samgenranoj (5 specioj), escepte tiuj kiuj havas anstataue ruĝecan gorĝon (nome la Ruĝgorĝa makronikso kaj la Grimvuda makronikso).

Tamen kiel distingilo tiu ne havas plian flavan koloron en subaj partoj. Krome la Flavkola makronikso estas tre rimarkinda birdo kun flava gorĝo kaj sablokolora sube kaj bruneca supre. Fakte la kapo montras brunan kronon kaj flavan superokulan strizonon el la beko; el la okulo al la nuko estas bruna. Ankaŭ la beko estas bruna, fortika kaj larĝa ĉebaze. La gorĝo estas tre flava kaj ĉirkaŭata de nigra strio kiu ekas mallarĝe el la bekobazo, plilarĝiĝas ĉekolflanke kaj fariĝas tre nigra brustozono kun pura supra bordo kaj strieca ĉe suba bordo al la sablokoraj subaj partoj; tiu nigra bordo siavice estas bordata de blankecaj areoj en vizaĝo, kolo kaj brusto. La kruroj estas rozkolorecaj. La dorso estas tre markata de sablokoloro kaj nigrecaj plumoj kun helruĝecaj bordoj.

Fakte, kiel klarigo de la nomo de la specio, oni povus diri ke tiu ne havas pli da flava gorĝareo ol la aliaj 5 samgenranoj kun sama ero, sed ja tiu estas la ununura kiu havas nur tiun suban flavan areon, dum la aliaj havas pli da flavo. La latina scienca nomo flavicollis signifas same “kun flava kolo”, kio fakte ne tute pravas, ĉar temas nur pri la gorĝareo.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ties natura biotopo estas subtropika aŭ tropika altaltituda herbejo kaj plugebla tero. Ĝi estas komuna herbeja birdo de okcidentaj kaj sudorientaj altaj teroj de Etiopio escepte en malproksima norde kie ili forestas. Ĝi estas birdo de malferma herbejo, kun herbotufoj por nestumado kaj arbustaro kaj almenaŭ unufoje nestumis en kultivejo. Ili loĝas el 1 200 al 4 100 m kaj ĝi estas pli komuna inter 1 800 kaj 2 750 m.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio manĝas ĉefe surgrunde kaj ties dieto enhavas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. La reprodukta sezono okazas ĉefe el junio al aŭgusto, eventuale en februaro. La nesto, kie la ino demetas 2-3 ovojn, estas tasforma kaj konstruita el herbo kovrita el fibro aŭ ĉevalharo, situa surgrunde inter herbo.

Minaco[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]