Oberhof AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo tems pri la komunumo Oberhof en Svislando. Pri la urbo en Turingio (Germanio) vidu la paĝon Oberhof, pri aliaj uzoj la liston Oberhof (apartigilo).
Oberhof
Blazono de Oberhof
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 27′ 04″ N 8° 00′ 25″ O / 47.45111 °N, 8.00694 °O / 47.45111; 8.00694 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 04″ N 8° 00′ 25″ O / 47.45111 °N, 8.00694 °O / 47.45111; 8.00694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 560
Areo 8,20 km²
Alteco 472 m super marnivelo
Poŝtkodo 4137
Komunumkodo 4173
Mapo de Oberhof
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberhof estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 560 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Oberhof situas en mallarĝa valo de la Falda Ĵuraso en la sudo de la regiono Frick-Valo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,20 km², de kiuj 3,40 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,48 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 865 m s.m., dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 455 m s.m. ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberhof limas en nordo al Wölflinswil, en oriento al Densbüren, en sudoriento al Küttigen, en sudo al Erlinsbach, kaj en nordokcidento al Kienberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Araŭo tra la Benkerjoch-Pasejo al Frick. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas 9 kilometrojn norde en Frick.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberhof datiĝas el la jaro 1630 kiel Oberhoff.

Ĝis la fino de la 18-a jarcento la regantoj de Oberhof estis la Habsburgoj. Dum la Tridekjara Milito, kiu tuŝis inter 1633 kaj 1638 ankaŭ la Frick-Valon, la vilaĝo estis detruita de svedaj trupoj. En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Münchwilen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]