Gottlieb Friedrich Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottlieb Friedrich Bach
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1714 (1714-09-10)
en Meiningen
Morto 25-an de februaro 1785 (1785-02-25) (70-jaraĝa)
en Meiningen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Ludwig Bach
Frat(in)o Samuel Anton Jacob Bach
Infano Johann Philipp Bach
Okupo
Okupo muzikistoorgenisto • pentristo
vdr

Gottlieb Friedrich Bach (n. 1714 en Meiningen; m. 1785 en Meiningen) estis germana muzikisto kaj pentristo, kiu apartenis al la familio Bach.

Li naskiĝis en Meiningen kiel dua filo de Johann Ludwig Bach kaj tenis je la kortego je Meiningen la postenojn de kortegaj pentristo kaj orgenisto.

Li portretis sian patron Johann Ludwig Bach, Carl Philipp Emanuel Bach same kiel membrojn de la duka familio de Meiningen kaj aliajn turingajn princojn. Carl Philipp Emanuel Bach raportis, ke Gottlieb Friedrich ankaŭ portretis Johann Sebastian Bach-on, kiu pozante por la bildo donis muzikajn lecionojn al la portretanto, sed pri tio nenion oni scias kun certeco.

Post lia morto lia filo Johann Philipp Bach transprenis liajn postenojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323