Jumbo (elefanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jumbo alvenanta en Novjorkon, 1882

Jumbo (naskiĝis ĉirkaŭ 1860; mortis la 15-an de septembro 1885) nomata la reĝo de la elefantoj estis afrika elefanto, kiu famiĝis tutmonde pro ĝis tiam nekonata raportado en amaskomunikiloj. En 1861 ĝi alvenis unue de Etiopujo al Parizo, poste al Londono kaj fine al Usono kaj ĉie iĝis publikallogilo. Li mortis en la jaro 1885 pro kolizio kun lokomotivo. Jam dumvive kaj postvive li iĝis legendo; ĝia nomo signifas tutmonde grando.

Fono[redakti | redakti fonton]

Martin Schongauer: Elefanto. Kuprogravuraĵo, 107 x 146 mm

Afrikdevenaj elefantoj troveblas en eŭropa historio antaŭ la 19-a jarcento nur maloftege. Jumbo estis la kvara el tiuj, pri kiu ekzistas dokumentoj ekde la mezepoko en Eŭropo. Tiel Ludoviko la 9-a de Francujo donacis en 1255 elefanton al Henriko la 3-a de Anglujo. Ĝi vivis ĝis sia morto en la turo de Londono. Bildoj el la 15-a jarcento kiel ekzemple la kuprogravuraĵo de Martin Schongauer (14501491), montras elefanton, kiu pro siaj oreloj estas sendube identigebla kiel afrikdevena. Ĝi estis donaco de Johano la 2-a de Portugalujo al la imperiestro Frederiko la 3-a. La tiamaj skribaj fontoj estas tamen tiel kontraŭaj, ke tiu besto, aperanta ankaŭ en la kroniko de Koelhoff (Koelhoffsche Chronik) el la jaro 1499[1], estintus unu el tuta grego, kiu travojaĝis la germanlingvajn landojn. Oni konsideras la diversajn aperojn en la bibliografio nun kiel fantomoj.[2] Ludoviko la 14-a ricevis en 1668, denove kiel donaco el Portugalujo, elefanton afrikdevenan.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiam oni kaptis la elefanton en 1861 en Etiopujo, ĝi estis ĉirkaŭ unujaraĝa kaj ĉirkaŭ unu metron alta. Kune kun aliaj samspeciuloj li estis sendita de la bavara kolektanto Johann Schmidt al Parizo, kie li ekloĝis en la menaĝerio de la plantoĝardeno. En 1865, 125 centimetrojn alta, ĝi estis interŝanĝita kontraŭ rinocero de la zoo de Londono, kie ĝi alvenis la 26-an de junio 1865.

Londono[redakti | redakti fonton]

Jumbo kaj ĝia flegisto Matthew Scott; Londono/Novjorko, antaŭ 1885

En Londono Jumbo ricevis sian nomon, kiu signifas en la svahila "hola!", laŭdire de sia flegisto Matthew Scott. En la sekvaj 16 jaroj Jumbo iĝis, kiel ankaŭ la hipopotamo Obaysch, kiu kreskigis la nombron de vizitantoj ekde la 1850-aj jaroj, allogilo kaj aparta atrakcio de la londona zoo.

Ĝi kreskis ĝis la impono alto de kvar metroj kaj rajdigis infanojn sur sia dorso. Oni taksas la nombron de infanoj, kiuj rajdis sur ĝi dum ĝia restado en Londono al pli ol unu miliono. Inter ili estis ne nur Winston Churchill kaj Theodore Roosevelt, sed multaj aliaj idoj el la eŭropa nobelaro. Pro granda eĥo en la gazetaro Jumbo iĝis tre populara en Britujo.[3]

Dum plenkreskuliĝo Jumbo regule eniris la staton nomatan musth, kiu ĝis nun ne estas tute esplorita, en kiu kutime pacemaj virelefantoj iĝas iriteblaj kaj foje eĉ malbonaj. Jumbo neniigis sian stalon kaj lasis eniri neniun, krom sian flegiston Scott. Ankaŭ pri la al ĝi kunigita elefantino Alice Jumbo tute ne interesiĝis. Tial oni taksis tro danĝera lasi infanon rajdi sur ĝi kaj la direktoraro atingis la rajton pafmortigi ĝin, se necesus.

Tiuepoke la usona cirkodirektoro Phineas Taylor Barnum proponis al la direktoraro de la zoo de Londono por aĉeti la elefanton la sumon de 10.000 dolaroj. La sumo estis tiom grandega, ke ĝi estis tuj akceptita kaj kiam la gazetaro raportis pri la afero, la brita nacio ofendiĝis. Konataj personoj de la publika vivo, kiel ekzemple John Ruskin procesis por kontroli la laŭleĝecon de la traktato, sed gajnis Barnum.[4]

Ameriko[redakti | redakti fonton]

P. T. Barnum (1810–1891)

La 24-an de marto 1882 Jumbo enŝipiĝis en la Assyrian Monarch al Novjorko, kie ĝi alvenis akompanata de Matthew Scott la 9-an de aprilo 1882. Akceptis ĝin orkestro kaj cirka parado gvidis lin de Broadway supren al Madison Square Garden.

La cirkodirektoro Barnum aĉetis elefanton, kiu tute ne scipovis lertaĵojn; afrikaj elefantoj estas kontraŭe al aziaj preskaŭ needukeblaj. Tamen sukcesis Barnum allogi per nura prezentado de la grandega besto kadre de trijara turneo tra Usono kaj Kanado ĉirkaŭ naŭ milionoj da homoj.[5]

Jumbo post sia kolizio kun la lokomotivo la 15-an de septembro 1885 en St. Thomas, Ontario

Tiu turneo kun la Sangers Royal British Menagerie and Grand International Alliede Shows – Barnum, Bailey and Hutchinson kostis, ĉefe pro transportkostoj kvinciferan sumon de dolaroj. Barnum veturigis Jumbo kune kun nanoelefanto nomata Tom Thumb (Tom polekso) en aparte konstruita palaco-ĉaro. Sed, ĉar Barnum sufiĉe bone pagigis la vidon de la bestego, same kiel rajdojn de infanoj, li atingis kun Jumbo dum tiuj tri jaroj profiton de duona miliono da dolaroj.

Menciindas historia okazaĵo, kiam la 17an de majo 1884 la grandega elefanto Jumbo sekvita de aliaj 21 elefantoj de la cirka entreprenisto Barnum laŭiris la Broklinan Ponton por pruvi, ke ĝi estas sekura post 12 personoj mortis dum homamasa paniko timante falon unu jaron antaŭe.[6]

La 15-an de septembro 1885 dum vagonŝanĝo Jumbo estis kaptita de alproksimiĝanta lokomotivo de ŝarĝvagonaro en la stacio de St. Thomas, verŝajne pro trakforkeraro. La lokomotivo kaj du aliaj vagonoj elreliĝis; la lokomotivestro kaj Jumbo mortis.[7]

Postvivo[redakti | redakti fonton]

Barnum pajloŝtopigis la beston kaj donacis la ostaron al la American Museum of Natural History en Novjorko. Post tio li akiris per sia londona agento la elefantinon Alice, kiun ignoris la virelefanto en Londono, kaj pozigis ŝin en sia turnea spektaklo kune kun la pajloŝtopita Jumbo kiel "ĉagrenplena vidvino". Li donacis al la Tufts College en Medford, Masaĉuseco, la Barnum Museum of Natural History (muzeo Barnum pri natura historio), nomata Barnum Hall (salono Barnum), en kiu staras la pajloŝtopita Jumbo ekde 1889 kaj tiel iĝis la maskoto de la studentaro. La 14-an de aprilo 1975 estiĝis incendio en la Barnum Hall, kiu neniigis la kolekton kaj la elefanton, de kiu restis nur ero de la vosto, kiu ĝis nun konserviĝis en la Tufts College.

La ĝis tiam neegalita gazetara intereso kaj en Britujo kaj en Usono, ĉefe enscenigita de Barnum, iĝis Jumbo la dorlotbestegon de du nacioj (angle: giant pet of two nations) kaj estigis jam dum ĝia vivo multajn legendojn. Per la publikigoj de Barnum, kiuj inspiris aliajn bildigojn kaj fine ankaŭ pro la ĉeesto de Jumbo en la TTT en la 21-a jarcento estas malfacile distingi nuntempe inter la deveno kaj modifoj de la diversaj versioj. Same okazis al la cirkoelefantoj Topsy (mortis en 1903) kaj Mary (mortis en 1916).

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Memoraĵo en St. Thomas, Ontario, 1985

La vendo de Jumbo en 1882 estis pro la tutnacia ofendiĝo malaltigita de la direktoraro de la zoo de Londono; ĝi aŭdigus, ke oni konsideris la ĉekon kun la alta sumo ŝerco. Konata estas mokpoemo laŭ kiu oni prefere vendu la ĉefministron ol Jumbo. Infanoj kolektintus monon por reaĉeti la elefanton.

Mr. Punch proponas enŝipigi al Usono prefere Charles Bradlaugh ol Jumbo

Por ĝia foriro al Novjorko Jumbo-ŝatantoj donintus al ĝi korbojn kun fruktoj kaj kukoj, sed ankaŭ ĉampanon kaj viskibareletojn, ĉar Jumbo ricevis ŝajne tage sitelon da biero, kaj kaze de malvarmumo ankaŭ galjonon da viskio.[8]

La trajnakcidento, kiu devenis de la fakto, ke Jumbo ne povis eviti alvenantan ŝarĝvagonaron, pro ĉeesto de gvidaj bretaj vandoj, ricevis post plurajn aliajn versiojn. La staciestro de St. Thomas diris, ke ĝi estis tiom kaptita de la bestego, ke li forgesis ŝanĝi la trakforkon. Barnum publikigis en la gazetaro, ke Jumbo savis sian amikon, la malgrandan elefanton Tom Thumb, kiu malprudente kuris sur la relojn, puŝante ĝin lastsekunde de la reloj kaj sinoferante. Jumbo ankoraŭ vivintus post la kolizio kaj ĉirkaŭbrakumis kun lasta suspiro sian flegiston per sia rostro.

Ĉe la bankedo por transdono de la ostaro en Novjorko oni servintus ĵeleon, kiun anoncis Barnum kiel preparitan kun pulvoro el diserigita dentego de Jumbo. Ĉiu gasto rajtintus hejmen porti malgrandan eron de la dentegoj. La Brita Muzeo reklamas pri unu el tiuj memoraĵoj en sia kolekto.

Famo[redakti | redakti fonton]

„Jumbo, giant pet of two nations (grandega dorlotbesto de du nacioj)“, tiel oni diras, "iĝis nemortebla kiel Abul Abbas pli ol mil jaroj antaŭ ĝi: ĝia nomo signifas en la ĉiutaga lingvo ne nur "elefanto", sed ankaŭ "ĉio aparte granda kaj tamen simpatia".[9]

Per animea filmo Walt Disney donis al la reĝo de la elefantoj en 1941 flugilojn: danke al siaj grandegaj oreloj Jumbo ekflugis kiel Dumbo en la ĉielon.

Ekde 1969 establiĝis por la Boeing 747, usona grandega aviadilo, en la ĉiutaga lingvo la internacia nomo Jumbo-Jet. Walter Höllerer diris en 1979, ke Usono pro Jumbo "fine havas estaĵon sufiĉe grandan por tiu lando".[10]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. H. Ardmann: Phineas T. Barnum’s charming Beast. En: Natural history 82 (1973), p. 46–50, 55–57.
  • P. T. Barnum: König Humbug. Sein Leben, von ihm selbst erzählt (Reĝo Humbug. Lia vivo, rakontata de li mem.. Berlin 2001, ISBN 3-7466-1725-1.
  • Walter Höllerer: Elephantus Atavus Präsens. Eine Spielart zu Vorspiel und Spiel um den Elefanten. En: 1929: Zimmer. 1979; p. 7–15
  • Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982, p. 184ff.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Cronica van der hilliger Stat va[n Coelle[n]. Koelhoff 1499, 729]
  2. Vidu Oettermann (1982) p. 101–104
  3. Oettermann (1982) p. 184f.
  4. Ardman (1973) p. 49
  5. Oettermann (1982) p. 188
  6. McCullough, David (2012). The Great Bridge: the epic story of the building of the Brooklyn Bridge (ĝisdatigita eld.). London: Simon & Schuster. pp. 431, 543. ISBN 978-1451683233.
  7. Oettermann (1982) p. 188; S. 86
  8. Ardman (1973) p. 49
  9. Oettermann (1982) p. 189
  10. Höllerer (1979) p. 12