Maria Kaczyńska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Kaczyńska
Persona informo
Maria Kaczyńska
Naskonomo Maria Helena Mackiewicz
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1942
en Pollando Machów, hodiaŭ Pollando
Morto 10-an de aprilo 2010
en Rusio Smolensk, Rusio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010) vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Lingvoj polaanglafranca vd
Ŝtataneco Pola Popola RespublikoPollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Juro kaj Justeco vd
Memorigilo Maria Kaczyńska
Familio
Edz(in)o Lech Kaczyński
Infanoj Marta
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
Laborkampo ekonomikisto vd
Unua damo de Pollando
Dum 200510-a de aprilo 2010
Antaŭulo Jolanta Kwaśniewska
Sekvanto Anna Komorowska
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Prezidento de Pollando Lech Kaczyński kun edzino Maria Kaczyńska
Madeleine Albright, ministrino de la eksteraj aferoj de Usono, kaj Maria Kaczyńska en 2007.
Lech Kaczyński kun edzino Maria Kaczyńska
Maria Kaczyńska kaj princino Soamsawali
Maria Kaczyńska kun aktorino Irena Kwiatkowska (2009)
Maria Kaczyńska kun familio ĉe la Papo dem Papst Benedikto la 16-a (2006)
Maria Kaczyńska kun i.a. Jolanta Kwaśniewska, la 27an de novembro 2007
La unuaj damoj: Maria Kaczyńska (el Pollando) kaj Livia Klausová (el Ĉeĥio), la 11an de decembro 2007
La ĉerkoj de Prezidento d Pollndo Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska en la Hipostila Salonego de Prezidenta palaco en Varsovio
La funebraj ceremonioj de Lech kaj Maria Kaczyński en Katedralo sur Vavelo en Krakovo.

Maria Helena Kaczyńska (21-a de aŭgusto 194310-a de aprilo 2010) estis edzino de la pola prezidento Lech Kaczyński.

Maria Kaczyńska studis transportan ekonomion kaj internacian komercon en Sopot. Post finstudado en 1966 ŝi eklaboris en marista instituto en Gdańsk, kie ŝi ekkonis en 1976 ses jarojn pli junan ol ŝi Lech Kaczyński, kun kiu ŝi geedziĝis en 1978. En 1980 naskiĝis ilia filino Marta. Maria Kaczyńska parolis la anglan, la francan kaj iom da hispana kaj la rusa.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel Maria Mackiewicz en Machów. Lia patro Czesław Mackiewicz batalis en Vilno en Armia Krajowa. Unu de ŝiaj onkloj batalis en la dua pola korpuso de generalo Władysław Anders en la batalo de Monte Cassino. Alia onklo estis murdita de NKVD en Katin.

La unua damo de Pollando[redakti | redakti fonton]

  • Kiel la unua damo ŝi entreprenis karitatan agadon patronante al pluraj kampanjoj, ekz. okaze de 60-jariĝo de la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj UNICEF.
  • La 9-an de novembro fariĝis baptopatrino de la unua pola ĉasista aviadilo de la tipo F-16 Akcipitro.
  • Februare 2007 opiniis ne enkonduki rapidan aŭtovojon tra la Valo de Rospuda.
  • La 13-an de majo 2007 kune kun Ludmila Putina malfermis Polan Domon en Sankt-Peterburgo.
  • La 8-an de junio 2007 gastigis en mara duoninsulo Hel la edzinon de George W. Bush – Laura Bush.
  • La 16-an de septembro 2007 vizitis en hospitalo en Ustrzyki Dolne ĉeĉeninon, kies tri mortintajn filinojn oni trovis en montaro Bieszczady. Kamisa D. kaj ŝia fileto estis arestitaj de Pola Limgardistaro kaj ektroviĝis en malsanulejo post nelegala trapaso de la pola-ukraina landlimo.
  • La 22-an de oktobro 2007 partoprenis dum solenaĵoj, okazintaj en Nacia Filharmonio en Varsovio, de 30-jariĝo de la Instituto Monumento – Sancentro de Infano, al kiu la prezidento Lech Kaczyński patronis.
  • Decembre 2009 helpis al malriĉa familio el Varmia-Mazuria Provinco kadre de la agado Nobla Pakaĵo.

Speciala Sendito de la Pola Prezidento[redakti | redakti fonton]

Nome de la prezidento partoprenis kiel Speciala Sendito de la Pola Prezidento en multaj internaciaj solenaĵoj, reprezentante la ŝtatestron. La 1-an de februaro 2006 gastigis en Prezidenta Palaco la britan princinon Anna.

Maria Kaczyńska kiel Speciala Sendito de la Prezidento de Pollando partoprenis jenajn eventojn:

Morto[redakti | redakti fonton]

Maria Kaczyńska flugis por celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin kun sia edzo en aviadilo, kiu kraŝis dum surterigado en la rusa urbo Smolensk. Ĉiuj 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj, kiuj estis en la aviadilo, mortis.

La 13-an de aprilo 2010 ĉerkon kun la korpo de Maria Kaczyńska alportis de Moskvo al Varsovio armea aviadilo kaj oni prezentis ĝin publike kun ĉerko de la edzo en Kolumna Salono de la Prezidenta Palaco en Varsovio. Laŭ pritakso de la Prezidenta Kancelario en la tagoj 13-17 de aprilo venis ĉirkaŭ 180 mil personojn por omaĝi la prezidentan paron.

La 18-an de aprilo 2010 Maria Kaczyńska estis enterigita kun la edzo en ĉefkatedrala baziliko de Sanktaj Stanislao kaj Venceslao en Krakovo en la kripto de Arĝentaj Sonoriloj en Vavelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]