Vesperaj muzikadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria-preĝejo je Lübeck

La Abendmusiken (eo: Vesperaj muzikadoj) estas la plej tradicia serio da koncertoj kun sakrala muziko en la hansa urbo Lübeck. Ili estis la unuaj regule revenantaj sakralmuzikaj prezentadoj ekster la diservoj, kaj la eniro estis senpaga, ĉar la aranĝoj estis donacataj far la loka ekonomio.

La historiaj vespermuzikadoj ekde la 17-a ĝis al 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Franz Tunder fondis en sia tempo kiel orgenisto en la preĝejo Marienkirche (1641-67) la vespermuzikadojn. La origino de ĉi tiuj koncertoj ne eliris de la paroĥo, sed de la komercistaro, kiu ekde 1646 antaŭ la merkato en la apuda urbodomo igis sin distri per lia orgenludado. Tunder pliampleksigis la komence nurorgenajn koncertojn per arĉinstrumentoj kaj kantistoj.

Florepoko[redakti | redakti fonton]

Dietrich Buxtehude, sukcedanto de Tunder kiel orgenisto ĉe St. Marien, transprenis ĉi tiun tradicion transprenitan de sia antaŭulo kaj plue elkonstruis ĉi tiun koncertserion dum sia oficperiodo en ĉi tiu preĝejo (1668-1707). Laŭ lia iniciato en 1669 kantistobalkonoj estis enkonstruitaj en la meznavon de la preĝejo. Ekde 1673 la nocio Abendmusiken fariĝis ĝenerale uzata. Buxtehude plivastigis la programon per ĥoro kaj orkestro kaj por tio okupis la helpon de sia bofrato Samuel Frank, kantoro ĉe St. Marien kaj gimnazio Katharineum. Oni nuntempe supozas ĝis 80 kunlaborantaj muzikistoj, inter ili sep konsilantaraj muzikistoj, pri kiuj li rajtis disponi senpage. Por la eble necesiĝa pagado de ĉiuj aliaj li komence devis mem respondeci. La orgenisto do tenis la riskon de aranĝanto, ekestantajn deficitojn tamen egaligis privataj donacoj kaj subvencioj fare de la urbo.

La vespermuzikadoj komence okazis ĵaŭde, sed baldaŭ estis transigitaj sur la kvin dimanĉoj antaŭ kristnasko, je kiuj ili komencis je la 16-a horo.

La aranĝaĵoj laŭ sinsekvo ne estas kompareblaj kun nuntempaj koncertaranĝoj. Pro la financiado far la konsilantaro, la komercistaj korporacioj, la gildoj kaj la donacoj far la familioj de la patriciaro la aranĝoj havis eksterkutime multajn aŭskultantojn el ĉiuj popoltavoloj. Laŭ la raportoj ili nepre pasis tumultece kaj postulis la enmetadon de la urba gardistaro, kiun la konsilantaro disponigis senpage por la realigo de la vesperaj muzikadoj. La donacintoj sidis pli alte sur la jubeo kaj per tio havis sendube plibonigitan muzikan ĝuon je samtempa superrigardo super la tumulteca okazantaĵo en la navo. Okaze de sia vizito ĉe Buxtehude en Lübeck en la jaro 1705 ankaŭ Johann Sebastian Bach partoprenus je la vesperaj muzikadoj de ĉi tiu jaro, el ĉi tiu jaro ankaŭ konserviĝis la ununura el la tekstlibroj (programkajeroj) de la vespermuzikadoj en la urba biblioteko.

Daŭrigo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la orgenistoj ĉe St. Marien sekvantaj je Buxtehude, Johann Christian Schieferdecker (1707-32), Johann Paul Kunzen (1732-57), Adolf Karl Kunzen (1757-81) kaj Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw (1781-1833), daŭrigis la vesperajn muzikadojn kaj kontribuis per pokaze propraj komponaĵoj al la enhavo de la koncertoj. Tamen jam sub Schieferdecker, kiu sin disigis de la verkaro de Buxtehude kaj prezentis neniun el ties vespermuzikaĵoj, komencas operiĝo, kiun daŭrigis Kunzen. Sub v. Königslöw, kiu komence ankaŭ kontribuis per propraj komponaĵoj, la vespermuzikadoj ŝanĝiĝis ĉ. 1791 per la prezentado de Mesio (1792) kaj Saul (1794) de Georg Friedrich Händel plie al reprodukta perado de oratorioj. Ankaŭ la eklezia fono retropaŝis favore al profanigo, ekde 1800 la koncertoj okazis vendrede en la merkato en la urbodomo. En 1801 la konsilantaro limigis la nombron de la pojaraj dimanĉaj sakralkoncertoj por tuta Lübeck je nur 30 de maksimuma daŭro de 1 1/2 horojn, kiuj laŭ fiksita sistemo disdoniĝis sur la ĉefpreĝejoj.

La tiama populareco de la aranĝoj nun estas mezureblaj je tio, ke la unua adresaro de Lübeck el 1798 eksplicite prezentis la vespermuzikadojn en la orgenista periodo de v. Königslöw en siaj miksitaj lokaj notoj kaj priskribis: Sakralaj oratorioj prezentataj dum la adventotempo je kvin dimanĉoj en la merkato kaj dimanĉvespere en la preĝejo St. Marien ĉiujare, al kio tiam estas liverataj diversaj tekstoj kaj komponaĵoj.

La fino[redakti | redakti fonton]

Sukcede al Buxtehude la tradicio daŭris kontinue kaj seninterrompe ĝis 1810. Tiam ĝi estingiĝis unue ne nur pro la malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj dum la okupado de napoleonaj trupoj, sed ankaŭ pro la forŝoviĝo de la spirita intereso sekve de la burĝa epoko de klerismo.

Reekprenado en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1926 la orgenisto ĉe St. Marien, Walter Kraft, reekprenis la tradicion de la vesperaj muzikadoj kiel aranĝo kaj kiel komponisto. Lia sukcedanto Ernst-Erich Stender daŭrigas ĝis nun la vespermuzikadojn kiel koncertserio somere je kandellumo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietrich Buxtehude: Castrum Doloris - Templum Honoris. Die „Extraordinairen Abendmusiken“ Lübeck 1705. Faksimile-Edition. Bibliothek der Hansestadt Lübeck, Lübeck 2002, ISBN 3-933652-14-6, (Veröffentlichungen der Stadtbibliothek Lübeck 3, 22, Faksimiles).
  • Fritz Jung: Die Musik in Lübeck. In: Fritz Endres (Hrsg.): Geschichte der freien und Hansestadt Lübeck. Quitzow, Lübeck 1926, S. 171–209 (179ff).
  • Arndt Schnoor, Volker Scherliess: „Theater-Music in der Kirche“. Zur Geschichte der Lübecker Abendmusiken. Bibliothek der Hansestadt Lübeck u. a., Lübeck 2003. ISBN 3-933652-15-4, (Veröffentlichungen der Stadtbibliothek Lübeck 3, 37, Kataloge), (Ausstellungskatalog).
  • Carl Stiehl: Die Organisten an der St. Marienkirche und die Abendmusiken zu Lübeck. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1886.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]