Gott ist mein König

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La juna Bach

Gott ist mein König (BWV 71), estas kantato de Johann Sebastian Bach.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La kantato apartenas al la frua verkaro de Bach. Li komponis ĝin por la 4-a de februaro 1708 okaze de la ŝanĝo de la konsilantaro de la libera regna urbo Mühlhausen. Bach estis orgenisto ĉe la preĝejo Divi Blasii kaj havis kadre de ĉi tiu posteno la taskon ekipi la diservon okaze de la inaŭgurado de la novelektita konsilantaro per propra komponaĵo. La kompilinto de la teksto estas nekonata. Por la parte esprimita supozo, ke la mendinto de la preskaŭ samtempe ekestinta kantato „Aus der Tiefen rufe ich, Herr, zu dir“, pastro Georg Christian Eilmar, kompilis kaj poetis la libreton, ne ekzistas dokumentoj.

Propramana nomskribo de Bach sur la kovropaĝo de kantato Gott ist mein König, 1708. Li skribas sin laŭ la itala kiel Gio. Bast. Bach (= Giovanni Bastiano Bach)

Temo[redakti | redakti fonton]

La teksto konsistas plejparte el vortoj de la biblio, elprenitaj en la unua kaj en la kvara movimento el la 74-a psalmo, krome el la 2-a libro Samuelo kaj la 1-a kaj 5-a libro Moseo. La teksto de la dua movimento „Ich bin nun achtzig Jahr“ [mi nun estas okdek jarojn aĝa] rilatus sur la 83-jara urbestro Adolf Strecker, kiu en ĉi tiu jaro refoje estis elektita en ĉi tiun postenon. La bibliaj citaĵoj estas en la dua movimento kompletigitaj per la 6-a strofo de la eklezia kanto „O Gott, du frommer Gott“ de Johann Heermann. Entute la tekstoj estas kompreneblaj laŭ la okazaĵo kiel meditado pri la transiro de maljuna al juna, ligite kun finaj, libere poetitaj bondeziroj por la "nova registaro", t.e. la novaj postenotenantoj.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kantato BWV 71 apartenas al la elstaraj fruaj verkoj de Bach kaj surmontras per la malesto de recitativoj, tripartaj arioj kaj mallongaj movimentoj flue transiraj unu en la alian karakterizaĵojn de la kantatotipo de la 17-a jarcento. Per sia elspeza instrumentado la verko kontrastas tamen kun la aliaj konserviĝintaj kantatoj el la epoko je Mühlhausen. La verŝajne plej konata movimento estas la sesa, je kiu homofonie komponita ĥoro tre emfaze prezentas la vortojn el psalmo 74 „Du wolltest dem Feinde nicht geben die Seele deiner Turteltauben“.

Apartaĵo de ĉi tiu konsilantaro-ŝanĝa kantato estas, ke ĝi estas la unua presita verko de Bach. Ĝis la morto de la komponisto ĝi restis krome la ununura ĝis nun konserviĝinta presaĵo de Bach-kantato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]