Márton Boér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BOÉR Márton [pr. boe:r] estis hungara pentristo naskiĝinta en Koloĵvaro en 1762 kaj mortinta en Marosvásárhely en 1830.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Boér estis ĉedoma instruisto en Zsibó en la familio István Wesselényi, poste administranto en bieno de grafo Mihály Teleki en Sárospatak. Li studis helpe de ili pentroarton en Vieno. Ĉirkaŭ 1780 li laboris en Kolozsvár, poste li loksidiĝis en Marosvásárhely. En 1800 li estis elektita urbestrano. En la jaroj 1809 kaj 1810 li apartenis al la urbaj administrantoj, poste li okupiĝis nur pri pentrado. Li pentris ĉefe la portretojn de renomaj sciencistoj (István Mátyus, Dániel Gecse, György Aranka, Elek Dósa kaj Gergely Dósa). La eklezio komisiis lin por pentri altarbildojn kaj staciobildojn, la urbestraro por pentri murbildon por urbodomo. Li devis lukti dum jarojn por ricevi la laborpagon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  • Magyar Életrajzi Lexikon