Subakvado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subakvado
aktiveco
enakva sinmovado
Fakoj
recreational diving • professional diving • snorkeling • aŭtonoma skafandrado
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
subakvistoj en maro
Internacia kodflago de la litero A, levita sur ŝipo mallevita de subakvisto aŭ plonĝisto

Subakvadosubnaĝado estas agado de homo sub akva surfaco. Subakvistoj profesie laboras en la akvo (nomeblaj ankaŭ skafandristoj, ĉar ili plej ofte portas hermetikan skafandron). La subakviĝo de subakvuloj (subakvantoj, subakvistoj) plej ofte komenciĝas per plonĝo, tio estas mergiĝante (sinmergante), sinĵetante en la akvon.

La simpla subakvado povas okazi per nura uzo de mallonga spirtubo. Okaze de libera subakvado, oni ne uzas spirgasan aparaton dum subakvado, la subakvado okazas per granda enspirado, retenante la enspiritan aeron ĝis eblo. Tiun teknikon uzis/uzas la perlo-, spongo-, mitulokolektistoj en la varmoakvaj maroj.

Por la profesia, hobia subakvado necesas subakvada ekipaĵo, ekz. subakvada naĝilo, subakva masko, spirgasa aparato kun kunpremita aero, diversaj mezuriloj.

La celoj de tiu agado estas diversaj: nome laboraj (ekzemple por ripari ŝipojn aŭ serĉi dronaĵojn), sciencaj (priesplorado de maraj profundaĵoj, filmado), distraj, sportaj ktp.

Lingva rimarko[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj ekzistas komuna vorto por plonĝado kaj subakvado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]