Liptova Esperanto-klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Liptova Esperanto-klubo estas unusola E-klubo en Liptov-regiono, ( Slovakio ). Ĝi estis fondita post malapero de Esperanto-kluboj en Liptovský Hrádok , Liptovský Mikuláš kaj Ružomberok en la jaro 1993 (21.11.). Ĝin kunfondis Darina Hofereková, Marta Kepeňová , Dušan Kostolný, Miloslav Rybín , Vladimír Surovček, Ján Vajs. Agadkampoj de la klubo estas turismo, literatura verkado (originala kaj traduka), ekspozicioj, diversaj naciaj kaj internaciaj renkontiĝoj kaj propagacio de Esperanto. Sidejo de la klubo estis Domo de Matica slovenská en Liptovský Mikuláš. Nuntempa prezidanto de la klubo estas Vladimír Škuta.

Instrua agado[redakti | redakti fonton]

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

  • eldonado de bibliofilioj

kune kun Biblioteko de Gašpar Fejérpataky-Belopotocký en Liptovský Mikuláš

  1. Eva Brezániová : MIA MUELEJO (2001)
  2. Magda Šaturová : SABATA POSTTAGMEZO (2002)
  3. Ján Vajs : ŜAFAĴOJ (2002)
  4. Vladimír Škuta : VORTOBRUOJ (2006)
  5. Ján Göldrich : ESPERANTAĴO (2006)
  6. Dušan Kostolný : SUKCESA EKSPERIMENTO (2006)
  • eldonado de vivpriskriboj
  1. Ján Vajs : EDUARD VLADIMÍR TVAROŽEK (slovake, eldonis Liptova Esperanto-klubo L. Mikuláš) (1998)
  2. Ján Vajs : ENKORPIGITA TOLEREMO MILOSLAV RYBÍN 1926 – 1995 , (Esperante, eldonis Espero) (2006)

Turisma agado[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1983 ĉiujare organizas LEK renkontiĝon de Esperantaj turistoj kaj vojaĝantoj sub la nomo Poludnica.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Naciaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Tutslovaka Esperanta Renkontiĝo (TER) 2013

La renkontiĝo okazis ekde vendredo ĝis dimanĉo, de la 31-a de majo ĝis la 2-a de junio 2013 en la urbo Liptovský Mikuláš. La renkontiĝo okazis sub la demanda slogano „QUO VADIS ESPERANTO EN SLOVAKIO?“. Estis simbola, ke respondo estis serĉata en Liptovský Mikuláš en la jaro 2013, ĉar en tiu ĉi urbo antaŭ 300 jaroj estis pendmortigita slovaka nacia heroo Juraj Jánošík. Per lia morto malaperis popola ribelo en Slovakio.

Klubaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Tago de Esperanto-libro estis organizita de la klubo dum solena renkontiĝo honore al naskiĝtago de L. L. Zamenhof en decembro kaj havas karakteron de diskuto pri elektita libro. La renkontiĝon kunorganizas la klubo kune kun Biblioteko de Gašpar Fejérpataky-Belopotocký en Liptovský Mikuláš . Ĝis 2009 okazis diskutoj pri jenaj libroj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]