Emmanuel Mounier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emmanuel Mounier
Persona informo
Emmanuel Mounier
Naskiĝo 1-an de aprilo 1905 (1905-04-01)
en Grenoblo, Isère,  Francio
Morto 22-an de marto 1950 (1950-03-22) (44-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry, Seine,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Cimetière ancien de Châtenay-Malabry vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Nordĉina dialektaro vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoAlpa Universitato de GrenobloLycée du Parc vd
Profesio
Okupo filozofoĵurnalistoverkistoinstruistoĉefkuiristo vd
Laborkampo politika filozofio vd
Verkado
Verkoj Le Personnalisme ❦
Ekzistofilozofio kaj Aktivismo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emmanuel MOUNIER (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1905 en Grenoble, mortinta la 23-an de marto 1950 en Châtenay-Malabry) estis franca filozofo. Li apartenis al la movado Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kristiandevena, profunde enradikinta en la intelektaj luktoj de la 1930-aj jaroj, kaj tiuj de la mezjarcento, la filozofio de Mounier donas al la persono, distinge disde la ideo de individuo, centran statuson, kaj intencas klarigi la kondiĉojn pluvivigi demokratan socion. Mounier do estis la konsilia spirito en tiu movado de Personalisme kaj fondinto kaj direktoro de "Esprit", la revuo kiu estis la organo de la movado. Mounier, kiu estis la infano de kamparanoj, estis genia akademiulo ĉe la universitato Sorbonne. En 1929, kiam li estis nur dudek kvar, li venis sub la influon de la franca verkisto, Charles Péguy, al kiu li atribuis la inspiron de la personismomovado. La personismo de Mounier iĝis ĉefa influo de la nekonformistoj de la 1930-aj jaroj.

Peter Maurin kutimis diri - kie ajn li iris - "ekzistas viro en Francio nomita Emmanuel Mounier; li skribis libron kun manifesto pri personalismo; vi legu tiun ĉi libron."

Mounier instruis ĉe la lernejo Lycée du Parc en Lyon. Li ankaŭ instruis ĉe la Liceo Francais Jean Monnet en Bruselo. Kvankam Mounier estis kritika de la stalinismaj procesoj de la 1930-aj jaroj li ne sufiĉe multe publike denuncis la juĝistojn, laŭ la opinio de historiistoj kiel Tony Judt. Same okulfrapis lia malsukceso reagi kritike al la ekscesoj de stalinismo post 1945.

Mounier siatempe komentis en modera maniero, la "silenton" de papo Pio la 12-a antaŭ la persekuto de judoj kaj forĝis tiel (kontraŭvole) la "nigran legendon" ĉirkaŭ tiu papo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]