Ferenc Pálfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁLFI Ferenc (naskiĝis en 1946, mortis en 1994 pro renmalsano) estis hungara esperantisto kaj ano de Debrecena Fervojista Fakgrupo Rezső Rajczy.

Li finis siajn studojn kun eminenta rezulto ĉe la filozofia fakultato en Debrecen kiel lingvoinstruisto de la germana kaj rusa. Li ricevis oficon ĉe la entrepreno Medicor kiel kontoristo. Sekve de akcidento en iu somera ekskurso de sia firmao, li blindiĝis je ambaŭ okuloj. De tiu tempo oni dungis lin samloke kiel tradukiston, interpretiston, eĉ lingvoinstruiston.

En 1983 li komencis lerni kun kelkaj blinduloj-amikoj Esperanton helpe de specialaj metodoj ĉe la Debrecena Fervojista Fakgrupo Rezső Rajczi. Poste li instruis Esperanton eĉ por progresantoj.