Fajnbeka sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajnbeka sturno
Fajnbeka sturno
Fajnbeka sturno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Onychognathus
Specio: 'O. tenuirostris'
Onychognathus tenuirostris
(Rüppell, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajnbeka sturno (Onychognathus tenuirostris) estas birdo de la familio de Sturnedoj kaj genro Onychognathus de afrikaj sturnoj karakterizitaj pro ruĝecaj (al brunecaj) unuarangaj flugilplumoj, tre rimarkindaj dumfluge. Maskloj estas tipe ĉefe brilnigraj, dum inoj estas malhelgrizaj, kio estas kazoj de seksa duformismo.

La proponita raso theresae (priskribata el norda Aberdares, en Kenjo) estas konsiderata tre neseparebla el la birdoj de la resto de la teritorio de la specio kaj pro tio ĝi estas traktata kiel monotipa.

Tiu ĉi estas birdo indiĝena de Burundo, orienta Demokratia Respubliko Kongo, suda kaj centra Eritreo, suda kaj centra Etiopio, okcidenta kaj centra Kenjo (Monto Elgon), norda Malavio, Ruando, nordorienta kaj suda Tanzanio, sudokcidenta Ugando, kaj nordorienta Zambio.

La masklo de tiu sturno havas ĉefe irizecan nigran plumaron, kun brikruĝaj flugilplumoj, kiuj estas rimarkindaj ĉefe dumfluge. La ino havas cindrogrizajn kapon kaj supran bruston. Junulo similas al masklo, sed ĝi estas malpli brila ol plenkreskulo, kaj havas brunajn pli ol malhelruĝajn okulojn. Ĉiuj havas fortikajn bekojn nigrajn, sed diference de la tre proksima parenco nome la Ruĝecflugila sturno, tiu specio ne havas tiom fortikan bekobazon korvecan, kaj tio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie tenuirostris aludas al fajna beko. Ankaŭ la kruroj estas nigraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]