Ornamo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En muziko, ornamoj estas muzikaj floraĵoj, kiuj ne necesas al la melodia (aŭ harmonia) linio en ties tuto, sed servas por garni aŭ "ornami" tiun linion. La kvanto da ornamado en peco de muziko povas varii inter tre vasta (ofte estis tiel en la baroka periodo) kaj relative mulmulta aŭ eĉ nenia.

En la baroka periodo, estis kutime, ke ludantoj improvizu ornamadon super indikita melodia linio. Kantistoj, kiuj ludas tripartan arion, ekzemple, kantas la melodion relative senorname la unuan fojon, sed ĝin garnus per aldonaj floraĵoj la duan fojon.

Ornamadon ankaŭ povas indiki la komponisto. Multaj ĝeneralaj ornamaĵoj (priskribitaj ĉi-sube) estas indikitaj per ĝeneralaj simboloj en muzika notacio, kaj aliaj ornamaĵoj povas esti postmetitaj al la liniaro en malgrandaj notoj, aŭ simple skribitaj normale.

Trilo[redakti | redakti fonton]

Rapida alternado inter indikita tono kaj la supra, kutime indikata per la literoj tr skribitaj super la liniaro. Vidu Trilo por pliaj detaloj.

Mordento[redakti | redakti fonton]

La mordento estas rigardata kiel rapida ununura alterno inter indikita tono, la tono super (okaze de la mordento supra) aŭ sub (okaze de la mordento subainvertita) la indikita tono, kaj tiam la indikita tono denove.

La mordento supra indikiĝas per mallonga tordaĵo; la mordento suba estas sama, sed havas tra si mallongan vertikalan streketon:

Kiel ĉe la trilo, la preciza rapideco je kiu la mordento ludiĝas varias laŭ la rapido de la peco, sed je moderaj rapidoj la ĉi-supra notacio povus esti plenumita jene:

muzikaĵon luditan jen kun mordentoj subaj, jen sen ili. (OGG)

Oni devus rimarki, ke en la baroka periodo, Mordant (la germana respondaĵo de mordento) estis tio, kio poste nomiĝis mordento invertita kaj nun nomiĝas mordento suba. En la 19-a jarcento, tamen, la nomo mordento ĝenerale aplikiĝis al tio, kio nun nomiĝas la mordento supra. Ĝuste tiu ĉi konfuzo pri la senco de la senkvalifika vorto mordento kondukis al uzado de la modernaj terminoj mordento supra kaj suba anstataŭ mordento kaj mordento invertita.

Kvankam mordentoj estas nun rigardataj kiel nur ununura alterno inter tonoj, ŝajnas ke en la baroka periodo Mordant iafoje estis plenumata per pluraj alternoj inter la indikita tono kaj la tono suba, kio faras ĝin speco de trilo invertita.

Cetere, ĉiaspecaj mordentoj tipe povis, en kelkaj periodoj, komenciĝi per kroma neesenca tono (la malpli grava, aldonita tono), anstataŭ per la ĉefa tono kiel montrite en la ĉi tieaj ekzemploj. Tio validas ankaŭ rilate trilojn, kiuj en baroka kaj klasika tempo laŭnorme komenciĝis per la aldonita, supra tono. Praktiko, notacio, kaj nomenklaturo varias multe por ĉiuj ĉi ornamoj, kaj tiu ĉi artikolo temas pri proksimuma deknaŭjarcenta normo.

Suba neesenca tono povas esti kromate altigita aŭ ne (t.e. per naturigilo, dieso, aŭ eĉ dudieso) por fari ĝin nur unu duonduton pli malalta ol la ĉefa tono.

Turno[redakti | redakti fonton]

Mallonga figuro konsistanta el la tono super la indikita, la tono mem, la tono sub la indikita, kaj la tono mem denove. Ĝi estas indikita per spegulita S-formo kuŝanta surflanke super la liniaro. Turno invertita (la tono sub la indikita, la tono mem, la tono super ĝi, kaj la tono mem denove) estas kutime indikita per meto de mallonga vertikala streketo tra la normala turnsigno, kvankam iafoje la signo mem renversiĝas.

Se la turnsimbolo metiĝas rekte super noton, ĝi estas ludata precize tiel, kiel montrite supre. Se ĝi metiĝas inter du notojn, tamen, la noto antaŭ la simbolo ludiĝas, tiam la turno, kaj tiam la sekvanta noto. La jenaj turnoj do:

povus esti ludataj jene:

La suba aldonita tono povas esti kromate altigita aŭ ne (vidu Mordento).

La preciza rapideco, je kiu la tonoj de turno ludiĝas, povas varii, kiel povas ankaŭ ĝia ritmo. La respondo al tio, kiel plej bone ludi turnon, precipe dependas de kunteksto, kutimo, kaj gusto.

Apoĝaturo[redakti | redakti fonton]

El la itala vorto appoggiare, "apogi". La apoĝaturo estas melodie grava kaj ofte subtrahas por si duonon de la tempodaŭro de la posta noto (tamen en tritakto, ekzemple, ĝi povus ricevi du trionojn de la tempo). La aldonita tono (la neesenca tono) estas unu gradon pli alta aŭ malalta ol la ĉefa tono; kaj, se pli malalta, ĝi povas esti kromate altigita aŭ ne (vidu Mordento).

La apoĝaturo estas skribita kiel noto malpli granda, kiel la aĉakaturo sed sen la oblikvo:

Tio ĉi estus ludata jene:

muzikaĵon kun du frazoj finiĝantaj per apoĝaturoj, sekvataj de samaj du frazoj sen ili. (OGG)

Muzikista memorigilo: la apoĝaturo estas pli longa ol la aĉakaturo ĉar ĝi estas apogeo de longeco.

Aĉakaturo[redakti | redakti fonton]

El la itala vorto acciaccare, "kunpremi". La aĉakaturon oni eble plej bone rigardu pli mallongan, malpli melodie gravan, variaĵon de la apoĝaturo, kiu en teorio tute ne subtrahas tempon de la ĉefa tono. Oni ĝin skribas kiel pli malgrandan noton (ofte okonan noton), kun oblikvo tra la tigo:

La preciza interpreto de tio ĉi varios laŭ la rapido de la peco, sed jeno estas ebla:

Ĉu la noton oni ludu antaŭ aŭ sur la pulso estas precipe afero de gusto kaj ludpraktiko. Escepte, la aĉakaturo povas esti ennotigita en la mezuro antaŭ la noto, al kiu ĝi alligiĝis, kio montras, ke oni ĝin ludu antaŭ la pulso. (Tiu ĉi gvido de praktiko estas bedaŭrinde nehavebla, kompreneble, se la ĉefa noto ne falas je la komenco de la mezuro.) Iuj pianistoj ludas kaj la aĉakaturon kaj la ĉefan tonon samtempe, tuj delasante la aĉakaturon.

Portamento[redakti | redakti fonton]

Oni ligas du tonojn per mallonga kromatika ligo aŭ per mallonga glitado. Oni nota la portamenton per liga streko inter la du notoj.