Gliese 581 d

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gliese 581 d
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Artista bildo de Gliese 581 d
Gepatra stelo
Stelo Gliese 581
Spektroklaso M3V
Konstelacio Pesilo
Rekta ascensio (α) 15h 19m 26s
Deklinacio (δ) −07° 43′ 20″
Ŝajna magnitudo (mV) 10,55
Distanco 20,3 ± 0,3 lj
Maso 0,31 M
Radiuso 0,29 R
Temperaturo 3480 ± 48 K
Metaleco [Fe/H] -0,33 ± 0,12
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,22[1] AU
Periapsido (q) 0,14 AU
Apoapsido (Q) 0,30 AU
Discentreco (e) 0,38 ± 0,09[1]
Orbita periodo (P) 66,80 ± 0,14[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω) −33 ± 15º [1]
Tempo de la periastro (T0) 2.454.603,0 ± 2,2[1] Juliaj tagoj
Klinangulo (i) ≥30º [1]
Duon-amplitudo (K) 2,63 ± 0,32[1] m/s
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
6,98 M [1][2]
Informo pri malkovro
Dato 24-an de aprilo 2007
Malkovristoj Udry et al.
Metodo Radiala rapido
Loko Observatorio La Silla, Ĉilio Ĉilio
Situacio Publikigita[3]
vdr

Gliese 581 d estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la stelo Gliese 581 je 20 lumjarojn en la konstelacio Pesilo. Pro ĝia maso, inter 6 kaj 14 Termasoj, la planedo estas klasifikita kiel supertero. Ĝi troviĝas en la enloĝebla zono de sia stelo, kie povas ekzisti likvan akvon. Fakte ĝi estas la unua vera kandidato esti oceana planedo.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Skipo gvidita de Stéphane Udry el la Observatorio de Ĝenevo uzis la instrumenton HARPS por malkovri la planedon dum 2007. Ili uzis la metodon radiala rapido, per kiu oni konas la mason de la planedo pro la perturboj kiujn ĝi kaŭzas al la movo de sia stelo.[3]

La movo de la stelo indikas ke la minimuma maso de Gliese 581 d estas 7,09 termasoj. Dinamikaj simuladoj de la planeda sistemo Gliese 581, supozante ke la orbitoj de la planedoj estas samebenaj, montras ke la sistemo fariĝas nestabila se la masoj de la planedoj estas pli grandaj ol 1.6 – 2oble la minimuma maso. Ĉi tio implicas ke la supra limo por la maso de Gliese 581 d estas 13,8 termasoj.[1]

Klimato kaj loĝebleco[redakti | redakti fonton]

Origine astronomoj pensis ke ĝi estis ekster la enloĝebla zono de sia stelo. Tamen, dum 2009, la skipo kiu malkovris ĝin, reanalizis la datumojn kaj pli precize kalkulis la orbitajn elementojn de la planedo, kaj alvenis al la konkludo ke ĝi estas pli proksime al la stelo ol unue kalkulite kaj do, la planedo estas en la enloĝebla zono.[1][4] Laŭ Stéphane Udry, "Ĝi eble estas kovrita per likva kaj profunda oceano; fakte ĝi estas la unua vera kandidato esti oceana planedo."

La orbito de Gliese 581 d kompare al la orbito de Merkuro (0,38AU).

Averaĝe, Gliese 581 d ricevas el sia stelo 30% el la lumo kiun la Tero ricevas el la Suno. Kompare, la kvanto de lumo atingita estas 40% por Marso. Tio signifas ke eble Gliese 581 d estas tro malvarma por teni likvan akvon kaj do, ĝi ne estas kandidato teni vivon. Tamen, se ekzistas grandan forcejan efikon, tio povus plialtigi ĝian temperaturon. Ekzemple, la temperaturo sur la Tero estus -18  °C[5] sen iu ajn forcejan efkon. Se la atmosfero de Gliese 581 d estigus sufiĉe grandan forcejan efikon, tiam la temperaturo povus ebligi la ekziston de likvan akvon.[6][7][8]

Gliese 581 d tre eble estas tro maso por konsisiti nur el rokaj materialoj, sed oni sugestas ke ĝi povas esti glacia planedo kiu migris pli proksimen al sia stelo.[9][10] La kalkuloj de Barnes sugestas ke la tajda varmigo de la planedo estas tro malrapida por teni aktivajn tektonajn platojn.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 M. Mayor, X. Bonfils, T. Forveille, X. Delfosse, S. Udry, J.-L. Bertaŭ, H. Beust, F. Bouchy, C. Lovis, F. Pepe, C. Perrier, D. Queloz, N. C. Santos (2009). “The HARPS search for southern extra-solar planets,XVIII. An Earth-mass planet in the GJ 581 planetary system”. arXiv:0906.2780. 
  2. PHL's Exoplanets Catalog - Planetary Habitability Laboratory @ UPR Arecibo. Arkivita el la originalo je 2019-05-21. Alirita 2014-01-13.
  3. 3,0 3,1 Udry, S.; Bonfils, X.; Delfosse, X.; Forveille, T.; Mayor, M.; Perrier, C.; Bouchy, F.; Lovis, C.; Pepe, F.; Queloz, D.; Bertaŭ, J.-L. (2007). “The HARPS search for southern extra-solar planets. XI. Super-Earths (5 and 8 M) in a 3-planet system”, Astronomy and Astrophysics 469 (3), p. L43 – L47. doi:10.1051/0004-6361:20077612. Alirita 2008-08-18.. 
  4. Lightest exoplanet yet discovered. eso.org (2009-04-21). Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2009-04-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2010-05-23.
  5. Global Warming Frequently Asked Questions. Lwf.ncdc.noaa.gov (2008-05-08). Alirita 2009-01-18.
  6. (2008) “Habitability of Super-Earths: Gliese 581c and 581d”. arXiv:0712.3219v4. 
  7. Centauri Dreams » Blog Archive » Gliese 581d: A Habitable World After All?. Centauri-dreams.org (2007-12-13). Alirita 2009-01-18.
  8. Posted at 12:06 AM in Space Exploration (2007-06-15) New 'Super Earth 2' Discovered in Constellation Libra. Dailygalaxy.com. Alirita 2009-01-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-11. Alirita 2010-05-23.
  9. SPACE.com - Hopes Dashed for Life on Distant Planet
  10. von Bloh, W.; Bounama, C.; Cuntz, M.; Franck, S. (2007). “The Habitability of Super-Earths in Gliese 581”, Astronomy & Astrophysics 476, p. 1365 – 1371. doi:10.1051/0004-6361:20077939. Alirita 2008-08-18.. 
  11. (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. arXiv:0906.1785v1. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]