Henri Verneuil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Verneuil
Persona informo
Henri Verneuil
Naskonomo Achod Malakian
Naskiĝo 15-an de oktobro 1920 (1920-10-15)
en Tekirdağ,  Otomana Imperio
Morto 11-an de januaro 2002 (2002-01-11) (81-jaraĝa)
en Bagnolet
Tombo tombejo Sankt-Petro de Marsejlo vd
Etno armenoj vd
Lingvoj francaarmena vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater École nationale supérieure d'arts et métiers vd
Memorigilo Henri Verneuil
Familio
Edz(in)o Françoise Bonnot vd
Infanoj Patrick Malakian • Gaya Verneuil vd
Profesio
Alia nomo Henri Verneuil vd
Okupo scenaristofilmreĝisoroinĝenierofilmproduktoroverkisto • reĝisoro vd
Aktiva en Francio vd
Aktiva dum 1948– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri VERNEUIL, naskiĝnome Achod MALAKIAN (naskiĝis la 15-an de oktobro 1920 en Rodosto (hodiaŭ Tekirdağ, en Turkio), mortis la 11-an de januaro 2002 en Bagnolet) estis franca reĝisoro kaj scenaristo de armena deveno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En decembro 1924, junega rifuĝinto ne parolanta la francan, Henri Verneuil, elŝipiĝis 4-jara, ĉe kajo de la Joliette en Marseille, kun sia familio eskapinta el la Armena Genocido farita de la registaro de Junaj Turkoj de la Otomana Imperio.

Post studoj en Aix-en-Provence, li unue fariĝis inĝeniero de "Arts et Métiers" en 1943[1], kaj poste ĵurnalisto en la magazino Horizon en 1944.

En 1947 okazis lia unua renkontiĝo kun Fernandel, por la kurtfilmo pri Marseille Escale au soleil. Fernandel, jam fama, akceptis roli por nekonata reĝisoro.

En 1949, li iris al Parizo, kie li dungiĝis kiel help-reĝisoro. Paralele, li filmis plurajn kurtfilmojn, kaj la 20-an de novembro 1950, Henri Verneuil komencis reĝisori sian unuan longan filmon La Table aux crevés kun Fernandel, kiu interpretis rolon de Urbain Coindet.

En 1959, li ekhavis sian unuan kinan sukceson por La Vache et le Prisonnier, denove kun Fernandel, kiu fariĝis lia preferata artisto, kaj interpretis la rolon de Charles Bailly kun bovino Marguerite. De 1959 al 1991, li reĝisoris multnombrajn sukcesajn filmojn, enscenigante la plej grandajn francajn kaj alilandajn aktorojn: Jean Gabin, Fernandel, Jean-Paul Belmondo, Alain Delon, Philippe Noiret, Lino Ventura, Omar Sharif, Henry Fonda, Yul Brynner ktp.

En 1991, li reĝisoris Mayrig (Panjo en la armena), temo kara al lia koro. Adaptita de la libro, kiun li verkis post la morto de sia patrino kaj tradukita en 37 lingvojn, la filmo omaĝas al ĉiuj armenaj patrinoj.

Vendredon la 11-an de januaro 2002, Henri Verneuil forpasis en kliniko de Bagnolet tiam 81-jara. Lia religia funebro okazis ĵaŭdon la 17-an de januaro 2002 en preĝejo de la Armena Apostola Eklezio en Parizo, sur strato Jean Goujon, kun ĉeesto de Alain Delon, Charles Aznavour, Pierre Cardin, Gérard Oury, Pierre Schoendoerffer, Claudia Cardinale, Jean Piat, Michel Drucker, Guy Lux, Daniel Toscan du Plantier kaj Georges Cravenne. Li poste estis entombigita en la tombejo Saint-Pierre en Marseille.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kurtfilmoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj kaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iama lernanto de ENSAM. Arkivita el la originalo je 2008-12-16. Alirita 2010-05-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]