Sklatera hilofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sklatera hilofilo
Sklatera hilofilo
Sklatera hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. sclateri'
Hylophilus sclateri
(Salvin & Godman, 1883)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sklatera hilofilo (Hylophilus sclateri) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Ĝi troviĝas en Brazilo, Gujano kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Temas pri specio kun olivverdecaj supraj partoj (ĉefe dorso kaj flugiloj) dum en kapo la frunto ĝis la okulo montras oranĝecan nuancon, la krono estas malhelgriza kaj la vizaĝo helgriza. La iriso estas tute hela. La subaj partoj estas helgrizecaj kaj la kruroj rozkolorecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]