Cumbres Mayores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cumbres Mayores
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21380
Demografio
Loĝantaro 1 970  (2009)
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 4′ N, 6° 39′ U (mapo)38.062343-6.6465903Koordinatoj: 38° 4′ N, 6° 39′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cumbres Mayores (Andaluzio)
Cumbres Mayores (Andaluzio)
DEC
Cumbres Mayores
Cumbres Mayores
Situo de Cumbres Mayores

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cumbres Mayores [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Cumbres Mayores en sia provinco
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Cumbres Mayores (Plej grandaj pintoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Estas tri najbaraj vilaĝoj en la montara nordo de la provinco kun simila nomo komenca per “Cumbres” kio signifas “Montopintoj”, nome Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé kaj Cumbres Mayores.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas cumbreños. La censita populacio en 2009 estis de 1.970 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,15 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cumbres Mayores estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 711 m; je 144 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 122 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 04' N, 6º 38' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (porkoproduktaĵoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1594 Cumbres Mayores formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 389 impostopagantajn anojn.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Cumbres Mayores aŭ de Sanĉo la Kuraĝulo (13a al 15a jarcento). Monumento Historia Nacia. Fortikaĵo konstruita en 1293 (kun gravaj reformoj en la 15a jarcento) sub la regado de Sanĉo la 4-a "La Kuraĝulo" por defendi de la portugala landlimo la Regno de Sevilo. Pro ĝistiama abandono en la jaroj 1973 kaj 1999 oni iniciatis restaŭrojn. Nune oni klopodas igi ĝin interpretejo de la zono.[2] La formo estas malregula, kun naŭ flankoj kaj ok turetoj plus la dukapa turo de la ĉefturo. La muregoj atingas 10 m de alto kaj 3 m de larĝo.[3]
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Espero, Ermitejo de Sankta Maria Magdalena, Ermitejo de Nia Sinjorino de la Protekto.
  • Preĝejo de Sankta Miĥaelo Arkanĝelo.
  • Enirejo romanika de la Monaĥejo de Franciskaninoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento
  2. Excelentísima Diputación Provincial de Huelva, La ruta de los castillos. Sierra de Aracena y Picos de Aroche, 2006, Servicio de publicaciones, Huelva. isbn=SE-1452-07, paĝoj 53 al 57.
  3. Castillo de Sancho el Bravo, konsultita la 28an de decembro de 2008 http://www.castillosnet.org Castillos Net. Arkivita el la originalo je 2012-02-09. Alirita 2021-08-11.