Jaroslav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroslav
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jaroslav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Situo Jaroslav
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 32″ N 16° 04′ 40″ O / 50.02556 °N, 16.07778 °O / 50.02556; 16.07778 (mapo)
Katastro 4,93 km² (493 ha) Jaroslav
Loĝantaro 252 (2023)
Denseco 51,12 loĝ./km²
Tabuloj Orientelba tabulo, Orlica tabulo
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575119
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jaroslav (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.obec-jaroslav.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Jaroslav situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 8 km sudoriente de urbo Holice, ĉe ŝoseo n-ro 305 inter Borohrádek kaj Skuteč. Vivas ĉi tie 252 loĝantoj (2023). La vilaĝon Jaroslav ankaŭ tratranĉas la ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Vysoké Mýto.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostřetín, Trusnov, Horní Jelení, Týnišťko kaj Radhošť.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869360
1880345
1890383
1900300
1910323
1921324
JaroLoĝantoj
1930319
1950265
1961243
1970227
1980198
1991199
JaroLoĝantoj
2001212
2014226
2016223
2017234
2018244
2019245
JaroLoĝantoj
2020235
2021219
2022245
2023252

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭa pejzaĝo estas milde ondoforma, arbarriĉa. Vastaj arbaroj etendiĝas al nordo ĝis Rychnov nad Kněžnou. En la regiono estas multaj agrablaj turismaj kaj cikloturismaj signitaj vojoj taŭgaj por sportado kaj ripozado.

En la vilaĝo Jaroslav troviĝas monumento al viktimoj de la unua mondmilito. Iom malantaŭ la vilaĝo estas memorŝtono al en la Dua Mondmilito ĉi tie falinta soveta soldato.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]