Gy GE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gy
Blazono de Gy
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 15′ 0″ N 6° 15′ 0″ O / 46.25000 °N, 6.25000 °O / 46.25000; 6.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 415
Areo 3,30 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 1251
Komunumkodo 6624
Mapo de Gy
vdr

Gy estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 477 loĝantoj sur areo de 3,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 145 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gy situas en nordoriento de Kantono Ĝenevo en distanco de proksimume 10 km de la kantonĉefurbo. Tra la komunumo fluas la rivereto Seymaz, kiu parte ankaŭ formas la limon inter la komunumo kaj Francio. La vilaĝo mem situas sur tavolo iomete super la ĉirkaŭo kaj tial ofertas mirindan belvidon al la montopintoj de la Antaŭalpoj, Alpoj kaj Ĵuraso, kiuj ĉirkaŭas la kantonon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 30,8% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 8,1% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Gy limas en nordo al Veigy-Foncenex (Francio), en oriento al Machilly (Francio), en sudo al Jussy, en okcidento al Meinier, kaj en nordokcidento al Corsier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gy estas konektita al la loka transportreto de Ĝenevo la buso n-ro A. La vilaĝo Gy mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĉe la suda limo de la komunumo pasas la kantona ĉevojo de Ĝenevo tra Meinier al Jussy.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gy datiĝas el la jaro 1227 kiel Gyez. Ĝis 1544 Gy apartenis al la bienoj de la priorejo Saint-Victor en Ĝenevo. Tiam Berno kadre de la reformacio aneksis ties privilegiojn. Gy estis parto de la voktejo Jussy, pri kiu la kontrakto de Torino de 1754 ĉiujn privilegiojn atribuis al la urbo Ĝenevo. En la jaro 1798 Jussy fariĝis komunumo de la Respubliko Ĝenevo, kiu en 1816 estiĝis svisa kantono, pro kio Gy tiam fariĝis parto de Svislando. Gy fariĝis memstara komunumo per disiĝo de Jussy, al kiu ĝi apartenis ĝis 1850.

Ĝis la 1990-aj jaroj Gy laŭ loĝantaro estis la plej malgranda komunumo de la kantono kun relative konstanta loĝantaro de proksimume 200 personoj. En la lastaj du jardekoj la loĝantaro pli ol duobliĝis al 415 personoj en la jaro 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Gy

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]