Meinier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meinier
Blazono de Meinier
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 14′ 0″ N 6° 14′ 0″ O / 46.23333 °N, 6.23333 °O / 46.23333; 6.23333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1846
Areo 6,95 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 1252
Komunumkodo 6629
Mapo de Meinier
vdr

Meinier estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 1846 loĝantojn je la 30-a de aprilo 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Meinier situas en oriento de la kantono nordokcidente de la rivereto Seymaz proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo kaj 3 kilometrojn oriente de la lago Lemano. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Carre d'Amont, Carre d'Aval, Compois, Corsinge, Essert kaj Merlinge.

La relarive ebena teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,97 km², de kiuj 3,3% estas kovritaj de arbaro, 80,3% servas por agrikulturo kaj 14,8% por setlado. La komunumon teritorion karakterizas ĉefe agroj kaj vitejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Meinier limas en nordo al Corsier, en nordoriento al Gy, en oriento al Jussy, en sudo al Presinge, en sudokcidento al Choulex, kaj en okcidento al Collonge-Bellerive.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Meinier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la loka transportreto de Ĝenevo per la buslinio n-ro A.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Meinier datiĝas el la jaro 1153 kiel de maniaco.[1]

Dum mezepoko en la marĉa regiono de Meinier estis konstruitaj pluraj kasteloj. La Kastelo Compois apartenis al vasaloj de la Grafoj de Savojo, dum ĝenevaj vasaloj konstruis la kastelojn de Corsinge kaj de Roillebot. En la jaro 1536 Berno aneksis la regionon kaj enkondukis la reformacion. La bernanoj regis ĝis 1567, dum kiu tempo Meinier apartenis al la berna kamparvoktejo Thonon.

En la jaro 1816 Meinier estis formale kreita kiel politika komunumo el la ĝis tiama paroĥo kaj atribuita al la Respubliko Ĝenevo, kiu samtempe aliĝis kiel kantono al Svislando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]